El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ses silkraŭpoj kreskas en la spaco

| 2016-10-27
Bookmark and Share

 
    En la spacolaboratorio Tiangong-2 viglas kelkaj specialaj pasaĝeroj -- ses ĉarmaj silkraŭpoj. Silkraŭpo-bredado en la spaco estas interesa eksperimento dum la ĉi-foja flugado de la kuplitaj Shenzhou-11 kaj Tiangong-2. Oni povas vidi ilin per la bildoj el la spaco en la 25-a de oktobro.

 

    Antaŭ du tagoj tiuj silkraŭpoj moviĝis sur fingropintoj de la astronaŭto Jing Haipeng, kaj nun ili komencis ŝpini kokonojn. Dank' al la atentema zorgo de la du astronaŭtoj ili, kiel beboj en dormado, ĝuas la miraklan vojaĝon en la spaco. La ses kokonoj apartenas al la plibonigita speco Qiufeng Baiyu kulturita de sciencistoj. Tiu eksperimento "silkraŭpo-bredado en la spaco" estis premiita projekto de hongkong-aj mezlernejanoj kaj estis elektita el pli ol 70 eksperimentoj en la spaco. 

 

    Dum la vojaĝo al la spaco scienc-teknikistoj vestis ilin per speciala spacokostumo, konsiderante la grandegan premforton pro akcelado dum lanĉo de raketo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments