El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Unua Uŝuo-Ĉampioneco 2016 en Muzaffarabado, Azad Kaŝmiro

| 2016-10-28
Bookmark and Share

 

    La 15-an kaj la 16-an de oktobro la Unua Uŝuo-Ĉampioneco 2016 okazis en Muzaffarabado, montara kaj belega urbo de Valo de Kaŝmiro, fame konata kiel Cup City. Dum la sismo en 2005 duonurbo de Muzaffarabado ruiniĝis, tamen la vivo eliris de la ruineco.

 

 

    La ĉina tradicia "Uŝuo" estas tre fama sporto en Azad Kaŝmiro kaj Pakistano. La Uŝuo-Asocio de Azad Ĝammuo kaj Kaŝmiro (AĜK) organizis la Unuan Uŝuo-Ĉampionecon en Muzaffarabado, en ĝi partoprenis 9 teamoj el 9 distriktoj de AĜK. Uŝuludistoj de 9 teamoj el Bago, Ĝhelam-Valo, Havelio, Kapitalo, Kotlio, Muzaffarabado, Neelum-Valo, Pulandario kaj Ravalakoto ekludis kaj konkuris laŭ korpopezaj grupoj. La konkursoj estis tre interesaj kaj ĝojplenaj.

 

 

    Krom individuaj ĉampionoj, la teamo de Muzaffarabado gajnis la unuan rangon kaj tiu de Ravalakoto -- la duan rangon. Fine, estis donitaj trofeoj al gajnintoj, ŝildoj al organizantoj kaj juĝantaranoj, kaj medaloj kaj atestiloj por ĉiuj uŝuludistoj.

 

Adeel Mahmood Butt, la tria de dekstre en la unua vico

    Adeel Mahmood Butt, pakistana esperantisto, EPĈ-leganto kaj membro de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, estis invitita al la Unua Uŝuo-Ĉampioneco 2016 en Muzaffarabado, kaj faris raporton pri la evento en Esperanto speciale por la reta EPĈ.

 

(raportis Adeel Mahmood Butt el Islamabado)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments