El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ban Ki-moon: virinoj havas gravan rolon en pac-traktado

| 2016-10-28
Bookmark and Share

 

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN

 

    La 25-an de oktobro, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris en la publika debato de la Sekureca Konsilio de UN pri virinoj, paco kaj sekureco, ke partopreno de virinoj en traktado pri fino de milito kontribuos al pac-interkonsento longtempe efika.

 

    Li citis konkludon de iu enketado, ke se virinoj partoprenus en traktado pri pac-interkonsento, kreskos je 35% la ebleco de almenaŭ 15-jara valideco de tiu interkonsento.

 

    Ban diris, ke nun la nombro de virinoj partoprenantaj en politiko-farado de registaroj kaj internaciaj organizoj estas pli granda ol antaŭe. Phumzile Mlambo-Ngcuka, direktoro de la Estaĵo de UN por Egaleco kaj Rajtigo de Virinoj, diris, ke dum la pasintaj kvin jaroj, la nombro de pac-interkonsentoj enhavantaj difinojn pri seks-egaleco kreskis de 22% al 70%.

 

    Ban diris, ke oni ankoraŭ elpuŝas kaj neglektas virinojn dum pacigaj procezoj kaj en projektoj pri humanismo. Li alvokis, ke la Sekureca Konsilio de UN enmetu virinojn kaj infanojn en kernon de la pac-agado de UN por plia diverseco de la pac-traktado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments