Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

La plej granda kloakpurigejo de Azio subtere de bela parko kun malsekejo

| 2016-10-28
Bookmark and Share

 
 

En la kloakpurigejo Huaifang la traktita akvo iras en lageton de la surtera parko, kie oni bredos fiŝojn.

 

    En la 27-a de oktobro oficiale ekfunkciis la kloakpurigejo Huaifang en Pekino. Kvankam tie subtere iras diversaj procezoj por trakti kloakaĵon, surtere estas nur bela pejzaĝo. Ĝi nuntempe estas la plej granda subtera kloakpurigejo en Azio. Laŭ Duan Wei, ĉefinĝeniero de la Buroo pri Akvo de la urbo Pekino, ĝia ekfunkcio faciligos traktadon de kloakaĵo en la suda parto de la urbo. Ĝis nun jam ekfunkciis ĉiuj 9 nove konstruitaj kloakpurigejoj en la centra parto de Pekino, tiel ke la proporcio de traktita kloakaĵo altiĝis de 83% al 90%.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments