La iama loĝejo de Soong Ching Ling en Pekino

| 2016-10-31
Bookmark and Share

    Pekino havas multajn famajn vidindaĵojn, kiuj allogas al ĝi turistojn el la tuta mondo. Tamen, tiu ĉi kvin-mil-jara urbo entenas multe pli da vizitindaĵoj ol ordinara turisto povas imagi. Unu el tiuj vizitindaj lokoj ne multe konataj eksterlande estas la iama Loĝejo de Soong Ching Ling, kiu situas en la bela vidindejo ĉe Houhai Norda Strato. La loĝejo entenas belan ĝardenon kun diversaj plantoj kaj ĉirkaŭita de lagoj kaj artefaritaj montoj kun areo de pli ol 20,000 kvadrataj metroj, inkluzive de konstruita areo de ĉirkaŭ 5,000 kvadrataj metroj. La ĉefa konstruaĵo de tiu loĝejo estas du-etaĝa kaj miksas ĉinan kaj okcidentan arkitekturojn. En ĝia korto troviĝas bela lago, verda gazono kaj kolombejo.

 

    Tiu loĝejo estis konstruita dum la periodo de Kang Xi, la kvara imperiestro de Qing-dinastio. Ĝi estis la palaco de la granda erudiciulo Ming Zhu, unu el la plej altrangaj oficistoj de la imperiestro. Dum la regado de Qian Long, sesa imperiestro de Qing-dinastio, tiu loĝejo estis uzata kiel korto por He Shen, eminenta intelektulo favorata de la imperiestro. La sekva imperiestro, Jia Qing, transformis tiun loĝejon en ĝardeno por unu el siaj fratoj, la princo Cheng. Poste, la loko fariĝis la ĝardeno de la patro de la imperiestro Guang Xu. Fine de Qing-dinastio, ĝi estis la ĝardeno de la patro de la lasta imperiestro de Ĉinio, Pu Yi.

 

    Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la registaro planis konstrui domon al Soong Ching Ling en Pekino, sed ŝi ĝentile rifuzis. En 1962, kun la permeso de la registaro, ĉefministro Zhou Enlai aranĝis tiun loĝejon por Soong Ching Ling, kaj en aprilo 1963 ŝi transloĝiĝis al tiu domo kaj vivis tie dum 18 jaroj, ĝis sia forpaso en la 29-a de majo 1981.

 

    Soong Ching Ling estis la dua edzino de Sun Yat-sen, unua prezidanto de la Respubliko de Ĉinio, fondita per la revolucio de 1911, kiu faligis Qing-dinastion. Soong Ching Ling fariĝis konata kiel "patrino de la moderna Ĉinio", kaj kune kun siaj fratinoj ludis gravan rolon en la politiko de Ĉinio ĝis 1949, kiam estis fondita la Ĉina Popola Respubliko. Post la morto de Sun Yat-sen, en 1925, Soong Ching Ling estis elektita por la Centra Ekzekutiva Komitato de Kuomintango, politika partio fondita de sia edzo, ŝi vizitis Moskvon, akuzante la partion perfidi la ideojn de sia edzo. En 1939 ŝi fondis la Ligon por Defendo de Ĉinio por subteni la komunistojn en la lando, kaj ekde 1949 ŝi havis gravan rolon en la nova registaro, diversfoje reprezentis Ĉinion en internaciaj eventoj en la 1950-aj jaroj, kaj eĉ fariĝis vic-prezidanto de Ĉinio inter 1959 kaj 1975. Soong Ching-Ling forpasis en la 29-a de majo 1981, malpli ol du semajnoj post ricevi la specialan titolon de Honora Prezidanto de Ĉinio.

 

    La vizito al la du-etaĝa domo kie loĝis Soong Ching Ling evidentigas sian simplan vivstilon: ŝi kutimis kuiri, legi librojn kaj skribi leterojn al amikoj de la tuta mondo en la diversaj lingvoj kiujn ŝi regis: krom la ĉina, ŝi ankaŭ scipovis la anglan, la francan, la germanan kaj la rusan. En la korto troviĝas ĉina pomarbo plantita dum la epoko kiam tiu loko estis la ĝardeno de princo Chun, kaj al Soong Ching Ling plaĉis rikolti pometojn el ĝi por fari konfitaĵon. En la malgranda kuirejo de la domo ŝi pasis parton de sia tempo, kuirante por si mem kaj ankaŭ por amikoj kaj gastoj. Tiu kutimo venigis al mia memoro la brazila poetino Cora Coralina, kies loĝejo, transformita en muzeo, rivelas saman pasion pri kuirarto. Menciinda detalo estas tio, ke al Cora Coralina speciale plaĉis kuiri konfitaĵojn el fruktoj de sia ĝardeno.

 

    Ekspozicio pri la vivo de Soong Ching Ling prezentas diversajn fotojn, pentraĵojn kaj objektojn. En kelkaj fotoj ŝi estas kune kun Lusin, ĉina verkisto kaj esperantisto, kaj aliaj intelektuloj de Ĉinio kaj aliaj landoj. Bela pentraĵo montras homojn festantaj la fondiĝon de la nova Ĉinio, en 1949, kaj Soong Ching Ling aperas sidante, en la mezo. Alia interesa flanko de ŝia politika vivo estas la agado favore al plialtigo de sanprizorgo kaj edukado por infanoj kaj virinoj: la ekspozicio montras fotojn kaj dokumentojn pri ŝia klopodado provizi monon al hospitaloj kaj lernejoj kaj eĉ antikva X-radia aparato importita al Ĉinio danke al ŝia agado.

 

    La loĝejo de Soong Ching Ling estas, pro diversaj kialoj, vizitinda, kaj proksime al aliaj turismejoj. Kiam vi vizitos Pekinon, nepre profitu la okazon por vidi tiun ĉi belan lokon.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments