El Popola Ĉinio>头条新闻>

Naskiĝkvanto de la duaj infanoj kreskis je 6,7%

| 2016-10-31
Bookmark and Share

 

    Unu jaron post la ampleksa efektivigo de la du-infana politiko, raportisto trovis post enketo, ke la nombro de novnaskitoj en la unua duono de ĉi tiu jaro kreskis je 6,9% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, interalie la kvanto de la duaj infanoj okupis pli ol 40%. La deziro pri nasko de la dua infano en grandaj urboj estas pli forta ol en urbetoj.

 

    En la kunsido de la Komitato pri Loĝantaro, Rimedoj kaj Medio sub la Tutlanda Komitato de ĈPPIK en la fino de septembro, Wang Pei'an, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado, diris, ke nun estas stabile efektivigita la du-infana politiko, kaj la naskiĝkvanto ĝenerale komformas al la antaŭvidita antaŭ la reĝustigo de la politiko. Ĉi-jare la nombro de peticioj por nasko evidente kreskas, kaj tiu de novnaskitoj montras la tendencon de evidenta kresko. En la unua duono de la kuranta jaro la nombro de novnaskitoj kalkuliĝis al 8,31 milionoj, je 6,9% pli multe ol en la sama periodo de la pasinta jaro; la kvanto de la duaj infanoj okupis 44,6%, je 6,7% pli multe ol en la sama periodo de la pasinta jaro.

 

    En Pekino, Kantono kaj aliaj grandaj urboj post la validiĝo de la du-infana politiko, la deziro pri nasko de la dua infano kreskis, kaj obstetrikaj sekcioj de iuj ŝtataj hospitaloj tute ne povis akcepti tiom multajn gravedajn virinojn. Tamen la enketo montras, ke tiu deziro ne estas tiel forta en aliaj lokoj. Respondeculo de guberninivela Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Anhui-provinco diris, ke enketo en la komenco de la kuranta jaro montris, ke 20% da geedzoj tion deziras, kaj la komisiono antaŭvidis, ke en la tuta jaro naskiĝos 2 000 duaj infanoj. Tamen ĝis oktobro naskiĝis nur 555 infanoj, malpli multe ol la anticipo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments