El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Li rastis la plej belajn plaĝojn en la mondo!

| 2016-10-31
Bookmark and Share

 

    Amador prenis rastilon kiel penikon kaj plaĝon kiel tolon. Post malfluso de maro, li komencis pentri per rastilo surplaĝe. Unue, li faris skizon per bastono kaj poste li desegnis per rastilo delikatajn bildojn dum kelkaj horoj aŭ eĉ dum la tuta tago.

 

 

    Kun areo de 100 kvadrataj futoj, la sablo-pentraĵo farita de la 44-jara artisto Amador estis pli granda ol norma futbalkampo...

 

 

    Li havis ege multajn verkojn, sed neniu el ili estis kolektita, aŭkciita...

 

 

    Amador havigis al si stabilan laboron post diplomiĝo el la fakultato de mediologia scienco.

 

 

    Post kiam li kontaktiĝis kun grupo da ag-artistoj, li decidis forlasi sian laboron banalan. Poste estas rakonto pri lia pentrado sur plaĝoj dum 11 jaroj.

 

 

    Liaj verkoj ne povas vivi dum longa tempo, kelkfoje ilia vivdaŭro apenaŭ sufiĉis por preni foton. Je fluso, ĉiuj liaj penoj estas englutitaj de ondoj. Kelkfoje, Amador apenaŭ estis finonta sian pentraĵon kaj ĝi estis ja detruita de tajdoj. "Ankaŭ la vivo estas tiel fragila kiel mia sablo-pentraĵo," li diris: "Mi esperas ke tiuj, kiuj vidis mian pentraĵon kun tre mallonga vivdaŭro, estis mire surprizitaj dum momento."

 

 

    En la komenco oni kapneante pasis preter li, kiu estis rastanta plaĝon, sed iun tagon oni estis forte amskuita de liaj mirindaj verkoj!

 

 

    De supre rigardataj, liaj verkoj distingiĝas per mirinda beleco kun ne nur grandiozaj skizoj, sed ankaŭ fajnaj detaloj. Jen veraj sablo-desegnoj.

 

 

    Li uzis sekan kaj malsekan sablon por formi kontrastajn kolorojn, kaj faris superbajn pentraĵojn inter la ĉielo kaj la maro.

 

 

    Li improvize faris sian pentraĵon laŭ sia propra tereno. Kelkfoje li petis helpon de volontuloj, inkluzive de sia juna filo.

 

 

    Ĉiuj liaj pentraĵoj sume okupus pli ol 9 mil kvadratajn metrojn, sed neniu estis konservita. "Mi esperas ke tiuj, kiuj vidis mian verkon, povos sperti miraklon de la vivo," li diris.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments