El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio reelektita kiel membro de Konsilio pri Homaj Rajtoj

| 2016-11-02
Bookmark and Share


 

    La 31an de oktobro, Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio, ĵus reelektita membro de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, faros pli grandan kontribuon al la afero pri homaj rajtoj de la mondo.


    La 28an de oktobro la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis voĉdonon pri membroj de la Konsilio pri Homaj Rajtoj por la periodo inter 2017 kaj 2019. Ĉinio estis reelektita kiel membro de la konsilio per 180 jesaj voĉoj. Estas la kvara fojo, ke Ĉinio estis elektita kiel membro de la konsilio de post fondiĝo de la konsilio.

 

    Responde al rilata demando, Hua diris, ke la reelektiĝo de Ĉinio pruvas, ke la internacia komunumo plene agnoskas la atingojn de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj kaj ĝian partoprenon en internaciaj interŝanĝo kaj kunlaboro pri homaj rajtoj, kaj liveras al Ĉinio gravan platformon por plua kunlaboro kun aliaj landoj.

 

    Hua emfazis: "Ĉinio sekvos plu la spiritojn de egaleco, reciproka fido, inkluziveco kaj lernado unu de alia kaj kungajna kunlaboro, amplekse partoprenos en la tutmonda administrado pri homaj rajtoj, serioze plenumos la internacian devon pri homaj rajtoj, antaŭenigos ĉi-rilatajn interŝanĝon kaj kunlaboron kun aliaj landoj, kaj faros pli grandan kontribuon al la monda afero de homaj rajtoj."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments