El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekde novembro ĉinoj povas senvize viziti UAE

| 2016-11-03
Bookmark and Share

 

    La ambasadorejo de Ĉinio en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) konfirmis ke, UAE-registaro permesas al ĉinoj senvize viziti la landon ekde la 1-a de novembro.

 

    Laŭdire, ekde la 1-a de novembro 2016, ĉinoj povas senvize eniri UAE kun ordinara pasporto kaj senpage restadi 30 tagojn en la lando. Krome, tiuj, kiuj volas daŭre resti en UAE, povas unufoje longigi je 30 tagoj sian restadon en la lando, paginte laŭ ĝiaj koncernaj reguloj.

 

    En la lastaj jaroj, Ĉinio kaj UAE atingis serion da rimedoj por faciligi interŝanĝojn de la du flankoj. En la komenco de la kuranta jaro, ambaŭ landoj reciproke permesis senvizan viziton unue al tiuj kiuj posedas diplomatian pasporton, poste al tiuj kiuj havas servopasporton kaj ordinaran pasporton. Civitanoj el UAE kun ordinara pasporto rajtas senvize transiti 144 horojn en Ŝanhajo, la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments