El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcese ĵetita la giganta portoraketo Changzheng-5

| 2016-11-04
Bookmark and Share

 

    Je la 20a horo kaj 43 minutoj de la 3a de novembro la portoraketo Changzheng-5 estis ĵetita el la kosmodromo en Wenchang de la suda ĉina provinco Hainan. Post 30 minutoj la ŝarĝkombinaĵo apartiĝis de la raketo kaj ekiris en difinitan orbiton. Sukcesis la unuafoja ĵeto de tiu portoraketo.

 

    Tio markis la renovigon de la ĉina portraketo, ke ĝia ŝarĝkapablo atingis la internacian nivelon de progresintaj portoraketoj, kaj estis grava paŝo de Ĉinio al spaciala potenco.

 

    Laŭ la Ŝtata Administracio de Scienco, Teknologio kaj Industrio por Nacia Defendo de Ĉinio kaj la Ĉina Nacia Spaca Administracio, la portoraketo Changzheng-5, kiu havas pli grandan diametron ol la antaŭa kun 3,35 metroj, aplikas kern-etaĝon kun 5-metra diametro kaj kvar pelilojn diametrajn je 3,35 metroj, longajn je 57 metroj kaj pezajn je 870 tunoj dum ekflugo.

 

    La portoraketo plenigis la blankon de senvenena kaj medi-amika likva fuelo kaj metis bazon por la tri-stadia lunesploro, konstruado de homloĝata kosmostacio kaj la unua sondado sur Marso.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments