Miaj ferioj en Brazilo kaj la reveno al Ĉinio

| 2016-11-04
Bookmark and Share

    Unue mi devas mencii interesan aferon: en mia antaŭa artikolo pri miaj ferioj en Pollando kaj Brazilo mi menciis tion, ke dum mia tempo en Brazilo ofte venis al mia kapo komparoj inter la nuna gvidanto de Brazilo, Michel Temer, kaj la iama gvidanto de Britio Margareth Thatcher. Hieraŭ mi surprize legis du artikolojn en brazilaj novaĵretejoj pri la oftaj komparoj kaj mencioj al Thatcher fare de Temer kaj altranguloj de la registaro. Mi jam delonge vidas similaĵojn inter la politiko de Temer kaj tiu de Thatcher, sed neniam povis imagi, ke li tiom malkaŝe inspiriĝas de ŝi!

 


São Simão, la urbeto kie mi naskiĝis kaj kreskis

 

    Sed revene al miaj tagoj en Brazilo: mi jam menciis antaŭe, ke dum mia vizito al la lando okazis balotado por elekti urbestrojn kaj urbajn konsilantojn. En Brazilo multaj homoj loĝas en unu urbo kaj voĉdonas en alia, ekzistas eĉ jura difino por "balota adreso", alivorte, la adreso de la persono ne en la urbo kie ĝi efektive loĝas, sed en tiu, kie ĝi voĉdonas. Miakaze, malgraŭ tio ke mi jam delonge forlasis la hejmon de miaj gepatroj por loĝi en Campinas, kaj sekve en Pekino, mia "balota adreso" daŭre estas en la urbo kie mi naskiĝis kaj miaj gepatroj daŭre loĝas.

 

    La urbo estas malgranda, en ĝi vivas malpli ol 15 mil homoj, kaj kutime por la posteno de urbestro disputas nur du kandidatoj. Ĉi-foje, tamen, mi havis malbonegan surprizon kiam mi malkovris, ke ambaŭ kandidatoj estas dekstremaj kaj apartenas al partioj kiujn mi abomenas. Tio malĝojigis min, kaj mia emo estis proteste nuligi mian voĉon por esprimi mian malkontenton pri ambaŭ kandidatoj, sed ankaŭ tre malĝojiga por mi estas la konstato, ke la urbo estas tre malbone zorgata kaj ne meritas pliajn kvar jarojn da forlaso, tiel ke mi finfine decidis analizi la proponojn de ambaŭ kandidatoj kaj voĉdoni por la malplej malbona (ne eblas diri "plej bona" ĉar neniu el ili meritas tiun titolon).

 


Bela pentraĵo pri la fondiĝo de la urbo bezonas renovigon, sed urbodomo nenion faras

 

    La elekto estis facila: unu el la kandidatoj estas edzino de eksa urbestro kontraŭ kiu ekzistas pli ol 80 procesoj pro koruptado dum lia pasinta oficperiodo kiel urbestro. Unu el tiuj procesoj temas pri la konstruado de akvopurigejo, finkonstruita laŭ lia urbestra raporto al superaj instancoj, sed efektive ekzistas nur truo ligita al krano de netaŭga grandeco. Li provis kandidatiĝi al la urbestra posteno, sed ne rajtis pro tio, ke li jam estis jure kondamnita pro koruptado. Sekve li lanĉis sian edzinon kiel kandidato, kaj subite aperis denunco ke ankaŭ ŝi, funkciulo de la urbodomo, ne povus kandidatiĝi, ĉar jam de 15 jaroj ŝi ne laboras pro malsano atestita de kuracisto: kiel eblus, ke ŝi tiom subite resaniĝis kaj estas preta labori kiel urbestro? Ŝi nun devos pruvi ke ŝi estis vere malsana dum tiu tuta tempo, male ŝi devos redoni la salajrojn ricevitajn. La kuracisto kiu atestis ŝian malsanon ankaŭ riskas suferi punon pro miskonduto.

 

    La alia kandidato estas homo kiun mi persone ne konas, sed la alternativo al li estas tiom malbona, ke indas riski. Tion mi konkludis, kaj dum la sekvaj tagoj mi malkovris ke li havas la apogon de kelkaj homoj kiujn mi admiras, kaj tio instigis min voĉdoni por li kaj tiel eviti la elektiĝon de la edzino de la eksa urbestro. Du tagojn antaŭ la balotado jen alia surprizo: aŭtomobilo trairis la tutan urbon diskonigante mesaĝon de la eksa urbestro, kun evidenta maltrankvilo, dirante ke estas mensogo la onidiro pri nuligo de la kandidatiĝo de lia edzino.

 

    Dimanĉo alvenis kaj homoj balotis en la tuta Brazilo. Fine de la tago jen la rezulto: la kandidato, por kiu mi voĉdonis, venkis la balotadon. Post malpli ol horo venis alia surprizo: estis oficialigita la nuligo de la kandidatiĝo de la edzino de la eksa urbestro, mi ne certas pri la kialo, sed ŝajnas al mi ke pro iu detalo rilata al la procezo de kandidatiĝo, kun konsekvenca senvalidigo de la voĉdonoj kiujn ŝi ricevis.

 


Kovrilo de la urba ĵurnalo post la balotado: raportoj pri la elektita urbestro kaj la aresto de la filino de la eks-urbestro

 

    Mi restis en la urbo dum la sekva semajno kaj legis en la urba ĵurnalo pliajn bizaraĵojn: juĝisto dum kontrolado de la balotado konstatis, ke la filino de la eksa urbestro estis antaŭ balotejo klopodante konvinkigi homojn voĉdoni por sia patro, afero absolute malpermesata dum balotado, kaj ŝi tiam ofendis la juĝiston, minacis lin dirante ke post kelkaj monatoj ŝia patro fariĝus urbestro kaj anstataŭus la juĝiston en la urbo (urbestro tamen ne rajtas tion fari). Ŝi estis arestita. La alia bizaraĵo estis la reago de ŝia patro al la rezulto de la voĉdonado: li ne agnoskis ĝin kaj asertis, ke oni trompis la elektronikajn balotilojn por miskalkuli la voĉojn. Se trompo estus tiom facila, ĝi certe okazus en ĉiuj grandaj urboj, ne nur en urbeto kies ekziston ignoras plejmulto da homoj.

 

    Tiuj okazaĵoj kontribuis eĉ pli por kaŭzi en mi la impreson, ke Brazilo fariĝis frenezulejo. Pasintsemajnfine alia bizaraĵo okazis: kelkaj homoj en San-Paŭlo faris manifestacion por esprimi subtenon al Donald Trump kiel kandidato al la posteno de prezidento de Usono. La manifestacio estis organizita per interreto, kaj dum ĝia diskonigo kelkaj homoj decidis aranĝi manifestacion por la sama dato kaj en la sama loko, por esprimi subtenon al Hillary Clinton! Finfine la avenuo fariĝis batalkampo por ambaŭ grupoj, kaj la kialo estis balotado en alia lando! Tiuj samaj homoj faris nenion similan okaze de balotadoj por urbestro de ilia propra urbo! Mi neniam sentis tiom granda honto pro miaj samlandanoj.

 


Jen pruvo ke Brazilo fariĝis frenezulejo. Bonŝance mi ne estas tie por vidi tion dum tuta tago

 

    Mi bonŝance estas en Ĉinio. Bonŝance, ĉar la distanco mildigas la suferon kaj samtempe kreas etoson agrablan por studado kaj meditado. Estas kvazaŭ iri al cirko kaj vidi miajn konatulojn sur la podio, sed mi estas en la spektantaro analizante ĉion de alia angulo.

 


Ekde mia reveno al Pekino, mi vidas foliojn flaviĝi iom post iom: mia dua aŭtuno en Pekino komenciĝas!

 

    En Pekino la vintro alproksimiĝas. Mi sentas la malvarmon surstrate kaj admiras la belegan spektaklon de la arbaj folioj en aŭtuno, kiuj per diversaj tonoj de flava kaj ruĝa koloroj beligas la parkojn kaj stratojn. Unu jaro pasis rapide kaj mi spertas pekinan aŭtunon por la dua fojo. De mia lasta vizito al Brazilo mi sopiras nur la agrablajn momentojn kun amikoj kaj familianoj, la varmon de brazila printempo kaj la bongustajn drinkaĵojn kaj manĝaĵojn.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments