El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zou kroniĝis en monda muŝpeza boksĉampionado

| 2016-11-07
Bookmark and Share

 

    La 5an de novembro en Las Vegas de Usono ĉina boksisto Zou Shiming venkis la tajlandanan adversulon Kwanpichit Onesongchaigym post 12 raŭndoj, kaj unuafoje gajnis la oran zonon de la monda muŝpeza boksĉampionado de la Monda Boks-Organizo. Zou gajnis orajn medalojn en la Olimpikoj de 2008 kaj 2012. Krome, li ĉampioniĝis ankaŭ en la Azia Sportkonkurso kaj la Monda Boksĉampionado. Per la ĉi-foja premio Zou atingis la grandan ŝlemon de sia boksista kariero, kaj fariĝis la dua kronita profesia boksisto de Ĉinio, post Xiong Chaozhong.

 

    Zou regis la ritmon dum la tuta lukto, precipe en la dua raŭndo, kiam Zou moviĝis pli rapide kun variaj pugnobatoj. Finfine la tri juĝistoj anoncis la rezulton de 120 kontraŭ 107, 120 kontraŭ 107 kaj 119 kontraŭ 108.

 

    "Mia pago meritas la rezulton de la ludo," diris Zou. Post kroniĝo kiel profesia boksĉampiono, Zou diris, ke li volas kontribui pli por disvastigo de profesia boksado en Ĉinio. Sed nun li devas unue ĝui la momenton kiel profesia boksisto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments