El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio subskribis kun 127 landoj senvizajn interkonsentojn

| 2016-11-07
Bookmark and Share


Dum la lastaj tri jaroj, la nombro de homoj, kiuj eliris el Ĉinio kaj eniris en la landon, averaĝe kreskis je 6.7% jare.
 

    La 5-an de novembro Huang Ming, vicministro de la Ministerio de Publika Sekureco, diris en Pekino, ke ĝis nun Ĉinio subskribis kun 127 landoj reciproke senvizajn interkonsentojn, inkluzive de 8 interkonsentoj pri kompleta nuligo de vizoj, kaj subskribis kun 39 landoj 63 interkonsentojn pri simpligo de formalaĵoj por vizoj. Tio multe levis "oro-entenon" de la ĉinaj pasportoj.

 

    Dum la lastaj tri jaroj la nombro de homoj, kiuj eliris el Ĉinio kaj eniris en la landon, averaĝe kreskis je 6.7% jare, en 2015 tiu nombro kalkuliĝis al 520 milionoj, kaj en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro, 270 milionoj. En la plej grandaj regionoj de Ĉinio oni povas ricevi privatajn pasportojn per prezento de propraj identigilo kaj foto. 120 milionoj da ĉinoj havas privatajn pasportojn kaj povas vojaĝi al 153 landoj.

 

    Ĉinio senĉese perfektigas politikojn pri viz-peto de fremdlandanoj al Ĉinio, ilia en- kaj eliro de Ĉinio, restado kaj loĝado en la lando. En Ĉinio estas 87 havenaj viz-oficejoj, en 15 urboj de la lando fremdlandanoj el kelkaj landoj povas ĝui senvizan 72-horan transiton kaj en iuj regionoj eĉ senvizan eniron aŭ transiton dum 144 horoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments