El Popola Ĉinio>头条新闻>

300 putoj helpitaj de Ĉinio mildigis la seriozan sekecon en Zimbabvo

| 2016-11-07
Bookmark and Share


Lokanoj prenantaj akvon el puto
 

    Pro la fenomeno de El Nino, Zimbabvo alfrontas la plej severan sekecon de post 1992, kaj estas serioze influitaj agrikulturo, brutobredado kaj trinkakvo.

 


Ĉina taĉmento de putoboristoj en Zimbabvo
 

    En la 28-a de oktobro, Zimbabva vicprezidento Emmerson Mnangagwa diris, ke la akvonivelo de ĉiuj enlandaj akvorezervejoj alproksimiĝas al aŭ restas je la historie plej malalta nivelo, kaj la lando jam komencis urĝokazan projekton kontraŭ sekeco.

 

    La ĉina registaro etendis helpan manon al Zimbabvo kaj financis la konstruadon de 300 putoj por la lando. Respondeculo de la projekto Duan Chuanxiu diris, ke tiuj putoj troviĝas en diversaj lokoj de la landoj, kaj 150 el ili jam estis finkonstruitaj, kaj la ceteraj estos kompletigitaj baldaŭ, por mildigi la mankon de trinkakvo en tiu lando.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments