El Popola Ĉinio>头条新闻>

Etnaj minoritatoj eble sendos Hillary al Blanka Domo

| 2016-11-08
Bookmark and Share


Hillary Clinton (maldekstre) kaj Donald Trump
 

    La Franca Novaĵ-Agentejo raportis en la 7a de novembro, ke kreskas la nombro de usonaj afrikdevenaj kaj latin-amerikdevenaj balotantoj. La aliĝo de granda nombro da etnaj minoritatoj malutilas al la respublikana kandidato Donald Trump.

 

    La 6a de novembro estis la limdato de pli frua voĉdonado. Iuj subtenas Hillary Clinton por oponi Donald Trump. En iu balotejo ĉe la haveno Culter en suda Miami, 57-jara flegistino Curbera disdonis flugfoliojn de la Demokrata Partio. Ŝi asertis, ke ŝi elmigris el Kubo. Ŝi diris: "Mi timas la venkon de Trump, ĉar li vanigos ĉiujn klopodojn faritajn por politiko, rasaj rilatoj kaj egaleco de virinoj en laboro."

 

    Pliiĝas la entuziasmo de latin-amerikdevenaj voĉdonantoj. Profesoro Smith el la Universitato de Florido, kiu sekvis la balotadon, diris, ke ĝis la 5a de novembro, 565 mil latin-amerikdevenaj voĉdonantoj en Florido persone balotis, multe pli ol en 2012.

 

    Laŭ donitaĵoj de la esplorcentro Pew, 12% da usonaj voĉdonantoj, ĉirkaŭ 27,3 milionoj, estas latin-amerikdevenaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments