El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unuafoje atingis Kantonon la longdistanca kaj larĝkorpa aerbuso A350

| 2016-11-08
Bookmark and Share


Por la unua fojo atingis Kantonon la porlongdistanca kaj larĝkorpa aerbuso A350, la plej avangarda en la mondo. (fotita de Guo Jun)
 
    La 7-an de novembro haltis ĉe la Baiyun-a Internacia Flughaveno en Kantono, Ĉinio, la test-aviadilo de la aerbuso A350-900 ŝirmita per karbonaj fibroj, kiu altiris la rigardojn de lokaj amaskomunikiloj kaj aviad-amatoroj. Tio estas la unua fojo, ke Kantonon atingis tiu porlongdistanca kaj larĝkorpa aviadilo, la plej avangarda en la mondo.
 
    Tiu test-aviadilo kun la serio-numero MSN2 havas komercan kaj ekonomian kajutojn. En la komerca kajuto estas 42 sidlokoj, sur kiuj pasaĝeroj povas kuŝi, kaj en la ekonomia -- 210 sidlokoj.
 
    La aerbuso A350 havas la plej modernan pneŭmatan mekanismon. Ĝiaj fuzelaĝo kaj aloj estis el kunmetitaj materialoj de karbonaj fibroj, kaj la movforto el la novtipa motoro XWB produktita de la kompanio Rolls-Royce. Pro tiuj avangardaj teknikoj la aerbuso A350 konsumas malpli da benzino kaj reduktas sian ellason je 25% kompare kun tiuj de aliaj aerbusoj, kaj la konserv-kosto multe malkreskis. Por pasaĝeroj, la aerbuso A350 estas pli komforta rilate al individua spaco. Krom tio ĝi havas grandajn fenestrojn kaj pakaĵejojn super pasaĝeroj, plej novajn amuz-sistemon kaj vifian retaliron.
 
Redaktoro: Niu Xueqin
 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments