El Popola Ĉinio>头条新闻>

Por la unua fojo okazas en Vjetnamio la Ĉina-Vjetnama Junulara Festivalo

| 2016-11-08
Bookmark and Share


Reprezentantoj de la ĉinaj gejunuloj estas bonvenigataj en la provinco Lạng Sơn, norda Vjetnamio.
 

    De la 7-a ĝis la 11-a de novembro, la tria Ĉina-Vjetnama Junulara Festivalo okazas por la unua fojo en Vjetnamio kun la temo "Kune kreu pli belan morgaŭon de Ĉinio kaj Vjetnamio". Ĉ. 9 mil gejunuloj el Vjetnamio kaj ĉ. mil gejunuloj el Ĉinio partoprenas diversajn interŝanĝojn, vizitojn kaj distrajn aktivadojn.

 

    Ĉe gazetara konferenco okazinta en Hanojo Le Hai Binh, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Vjetnamio, diris, ke tiuj ĉi aktivadoj inter ĉinaj kaj vjetnamaj gejunuloj helpos fortigi la amikecon, reciprokan komprenon kaj reciprokan konfidon inter la junaj generacioj de ambaŭ landoj, tiel helpante profundigi ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments