El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Biblioteka apogo Bachrich subvencias 9 bibliotekojn

| 2016-11-09
Bookmark and Share

 

    La Fondaĵo "Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich", kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn - uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA - al 9 el la 12 petoj ricevitaj okaze de la ĉi-jara alvoko.

 

    La subvenciitoj ĉi-jare estis: Biblioteko Carlos Domingues, Brazilo (104,70 €) - Esperanto-Biblioteko de Instituto Zamenhof, Togolando (174,20 €) - Kroata Esperanto-Ligo (157,50 €) - Infanoj ĉirkaŭ Afriko, Benino (353,10 €) - Interkultura Centro Herzberg, Germanio (166,73 €) - Bolonja Esperanto-Grupo "Achille Tellini 1912", Italio (83,25 €) - Ĉeĥa Esperanto-Asocio (159,67 €) - Triesta Esperanto-Asocio, Italio (123,22 €) - Esperanto-Societo "Tibor Sekelj" Subotica, Serbio (198,79 €).

 

    La kvalito de la ricevitaj subvencipetoj estis mirinde kaj gratulinde alta, komentas Sara Spanò, Estrarano de UEA pri Kulturo, kaj atestas plenkonscian kaj engaĝitan sentemon pri la graveco pligrandigi la havaĵojn de niaj bibliotekoj, unu el la ĉefaj kolonoj de la valorigo de nia kulturo. Nia malfacila tasko estis identigi la plej elstarajn petojn, sed ni esperas alfronti similajn defiojn okaze de la venontaj alvokoj!

 

    Biblioteka Apogo Bachrich, starigita de UEA en 2014 danke al la malavara donaco de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich (Venezuelo), alfrontas unu el la plej grandaj kulturaj bezonoj de la Esperanto-movado, ĉar ĝi subtenas Esperanto-bibliotekojn kiuj ne ricevas financan subtenon de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco, kaj kiuj tial riskus ne povi adekvate aktualigi kaj pligrandigi siajn kolektojn.

 

    UEA laboras por krei pli kaj pli da similaj ebloj por plifortigi la Esperanto-kulturon kaj subtenas iniciatojn tiudirekten orientitajn.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments