El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Japanio: Libro kaj Lito Tokio

| 2016-11-09
Bookmark and Share

 

    Japana amaskomunikilo raportis, ke en Ikebukuro de Tokio estas temo-hotelo BOOK AND BED TOKYO, kiu ebligas dormon kaj librolegadon. Ĉi tiu temo-hotelo havas 1 700 librojn kaj 30 litojn, tie la klientoj povas libere legi ŝatatajn librojn kaj dormi, lacintaj, kaj povas ankaŭ interbabili kun aliaj klientoj pri la enhavo de libroj.

 

    Laŭ raporto, la hotelo provizas per bildstrioj, foto-albumoj, libroj pri filozofio kaj aliaj. En la hotelo oni povas legi sidante en komforta sofo. La hotelo havas ankaŭ banejon, necesejon, lavujon kaj aliajn necesajn ekipaĵojn, kiujn klientoj povas libere uzi dum 24 horoj.

 

    La temo-hotelo ekfunkciis novembre de 2015, kaj la dua estos malfermita antaŭ la fino de novembro 2016 en Kioto, Japanio.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments