El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacia Botanika Kongreso unuafoje okazos en Ĉinio

| 2016-11-10
Bookmark and Share

 

    Raportisto informiĝis pasintsemajne el la Monda Vivscienca Konferenco, ke la 19a Internacia Botanika Kongreso okazos en la fino de la venonta julio en la ĉina urbo Shenzhen.

 

    La kongreso, rigardata kiel "botanikaj olimpikoj", estos okazigita sub la rajtigo de la Internacia Asocio de Botanika kaj Micetologia Societoj. Ĝi, kiel la plej altnivela kaj influa internacia kunveno pri botaniko, okazas en ĉiu sesa jaro. La unua kongreso okazis en Parizo en 1900. En la pasintaj pli ol cent jaroj la kongreso jam okazis 18 fojojn, kaj venontjare por la unua fojo ĝi okazos en Ĉinio, evoluanta lando.

 

    Unu el la preparantoj de la kongreso diris, ke la kongresa temo tuŝos ĉiujn kampojn de botaniko, inkluzive de biodiverseco, genetika inĝenierio, bioinformado, tutmonda klimatoŝanĝo kaj krizo de energioj. Pli ol 5,000 homoj el pli ol 100 landoj kaj regionoj partoprenos en la kongreso.

 

    Krome, la venontjara kongreso laŭ kutimo revizios la internacian regularon pri nomoj de plantoj. La nova regularo, nomata Regularo de Shenzhen, estos eldonita post la kongreso. La kongreso ankaŭ liveros itinerojn de ekspedicio por montri biodiversecon, naturajn pejzaĝojn kaj kulturajn trajtojn de Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments