El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peruano, kiu disvastigas la ĉinan tajĝiĉuan-on

| 2016-11-10
Bookmark and Share

 

    La 5an de novembro en iu parko en Limo, ĉefurbo de Peruo, Vazquez (maldekstre en la foto) gvidas sian disĉiplon praktiki tajĝiĉuan-on, unu speco de la ĉina luktarto. Li estas prezidanto de la Latin-Amerika Asocio de Chen-stila Tajĝiĉuan-o kaj ĉi-jare havas 63 jarojn . En la aĝo de 17 jaroj li eksciis tajĝiĉuan-on kaj ĝin eklernis. Pli ol 20 fojojn vizitinte la provincon Henan de Ĉinio, li estis finfine akceptita en 2011 kiel la perua disĉiplo de Chen Zhenglei, fama ĉina majstro de Chen-stila tajĝiĉuan-o. Dum jaroj li persiste instruas tajĝiĉuan-on en sia lando kaj nun la nombro de liaj studentoj superis 100 personojn. Li diris, ke nun en Latin-Ameriko pli kaj pli multaj homoj eklernis tajĝiĉuan-on, sed ilia metodo ofte ne estas aŭtentika. Tial li esperas sciigi al studentoj la aŭtentikan Chen-stilan tajĝiĉuan-on kaj tiamaniere ankaŭ la kulturon de la ĉina luktarto.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments