El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alvokis plenampleksan plifortigon de Konvencio pri Biologiaj Armiloj

| 2016-11-10
Bookmark and Share

 

    En Ĝenevo Fu Cong, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj al aliaj internaciaj organizoj en Svislando, kaj eksterordinara kaj plenpotenca ambasadoro, diris ke la internacia komunumo devas plifortigi ampleksan mekanismon de Konvencio pri Biologiaj Armiloj kaj antaŭenigi la tutmondan mastrumadon de biosekureco.

 

    Fu Cong rimarkigis, ke la internacia komunumo devas subteni la biosekurecan koncepton de "justo kaj efiko, ekvilibro kaj ordo, reciprokaj kunlaboro kaj helpo, tuteca planado kaj multflanka konsidero". Ĉiuj landoj devas zorge fari sian enlandan biosekurecan planadon je la alta nivelo kaj samtempe strebi por la tutmonda publika sekureco de biosekurecaj produktoj kaj por la konstruado de la tutmonda biosekureca bariero.

 

    Li emfazis la esperon de Ĉinio, ke ĉiuj landoj serĉos komunan konstaton malgraŭ diferencoj, ŝanĝos parolon en agon kaj plenamplekse plifortigos la reĝimon de la konvencio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments