El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aĉetfestivalo kreema kaj internacia ĉi-jare

| 2016-11-11
Bookmark and Share

 

    La aĉetfestivalo en la 11a de novembro jam fariĝis kultura marko kaj vivmaniero. Ĉiuj, ĉu lertaj ĉu senspertaj al retaĉetado, devas konfesi, ke ili estas ĉirkaŭitaj de la marko de la aĉetfestivalo.

 

    Je la sesa horo kaj 30 minutoj de hodiaŭa mateno la vendokvanto de la retbutiko Tmall superis 56 miliardojn da juanoj. Pluraj rekordoj estis starigitaj nelonge post komenciĝo de la aĉetfestivalo noktomeze. Ekzemple, post nur 52 sekundoj la vendokvanto superis miliardon da juanoj. Post 6 minutoj kaj 58 sekundoj la kvanto kalkuliĝis al pli ol dek miliardoj da juanoj, dum pasintjare la sama kvanto estis atingita post 12 minutoj kaj 28 sekundoj.

 

    Jiang Xinjie, direktoro pri publikaj rilatoj de Tmall, diris, ke tutmondiĝo karakterizas la ĉi-jaran aĉetfestivalon. "Tutmondiĝo ĉi-jare havas novan sencon. Antaŭe ĉinaj konsumantoj nur aĉetis aĵojn el aliaj landoj dum la aĉetfestivalo, sed ĉi-jare ĉinaj retbutikoj estas malfermitaj al la tuta mondo. Ni faris provojn en Hongkongo kaj Tajvano, por ke lokaj konsumantoj povu aĉeti kaj pagi per loka mono dum la aĉetfestivalo. Krome, ni starigas loĝistikan servon kaj stokejojn en la du lokoj. Antaŭe la ĉina ĉeftero estis la transita loko por komerco inter Hongkongo kaj Tajvano, kaj nun varoj povas esti rekte senditaj inter Hongkongo kaj Tajvano. Por la sekva paŝo ni malfermos la merkaton al Sudorient-Azio kaj eĉ al la tuta mondo."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments