El Popola Ĉinio>头条新闻>

Justeco ne toleras defion

| 2016-11-14
Bookmark and Share

 

    La kuranta jaro markas 70-jariĝon de la komenco de la Tokia Proceso, kaj la 12a de novembro estas la 68a datreveno de la oficiala verdikto de la Tokia Proceso.

 

    En la 12a kaj la 13a de novembro en Jiaotong-Universitato en Ŝanhajo okazis la Internacia Akademia Forumo pri la Tokia Proceso kaj Monda Paco, kiu altiris aŭtoritatajn juristojn kaj historiistojn el Ĉinio, Usono, Japanio kaj Britio. La forumo denove ekzamenis la proceson grandskalan en la homa historio kaj rilatan al la monda paco el la vidpunkto de juro, leĝaj faktoj kaj historiaj materialoj por averti ĉiujn, ke la historio ne devas esti forgesita kaj justeco ne toleras defion.

 

    95-jara profesoro Gao Wenbin, ĉeestinto de la Tokia Proceso kaj eksa sekretario de ĉina prokuroro, faris parolon en la malfermo de la forumo. Li diris: "De la komenco de la Tokia Proceso aŭdiĝis la voĉoj pri malakcepto de la Tokia Proceso kaj renverso de la verdikto kontraŭ japanaj A-klasaj militkrimuloj, kaj tio maltrankviligis kaj pripensigis pacamantojn."

 

    Li simpatie memoris la parolon de Joseph Berry Keenan, ĝenerala prokuroro de la Internacia Milita Tribunalo por la Malprosima Oriento, en la 4a de junio 1946: "Sinjoro prezidanto, tio ne estas ordinara proceso, ĉar ĝi iom post iom fariĝos parto de la protekto de nia civilizita mondo kontraŭ detruiĝo pro milito. Estas ŝerco, se justeco ne punus la individuojn, kiuj kaŭzis grandegan katastrofon al la civilizacio."

 

    Gao diris: "Mi firme konvinkiĝis, ke ajna intrigo, kiu intencas inversigi la historian tajdon, ne povas sukcesi, kaj justeco fine venkos malbonon."

 

    La 15an de aŭgusto 1995 la tiama japana ĉefministro Tomiichi Murayama faris Murayama-Deklaron. La 12an de novembro en la malfermo de la forumo lia reprezentanto, direktoro de Asocio de Murayama-Deklaro Fujita Takakage projekciis lian videaĵon, en kiu li ripetis sian profundan penton pro la agresa milito kaj kolonia regado.

 

    En la videaĵo Tomiichi Murayama retrorigardis la procezon de sia deklaro, dirante, ke la centra tavolo de la nuna reganta partio de Japanio ankoraŭ intencas distordi la historian fakton, kaj li tre bedaŭras tiajn agojn. Li citis la parolon de la japana verkisto Haruki Murakami, "Mi naskiĝis post la milito, kaj mi ne havas rektan respondecon pri la milito. Tamen homoj devas havi la respondecon heredi memorojn, kaj historio ne devas esti simple forviŝita."

 

    Pri la aserto de iuj japanaj dekstruloj, ke la Tokia Proceso estas juĝo de gajnintoj kontraŭ venkito, kaj la gurditaj vortoj "agreso estas senkulpa", la ĉeestantoj de la forumo diris, ke la Tokia Proceso estas konkreta agado por efektivigo de la komuna decido de la kontraŭfaŝisma alianco pri puno kontraŭ milita krimo, kaj ĝia leĝeco estas nekontestebla. La Tokia Proceso kaj la Nurenberga Proceso, kiuj difinis la koncepton kaj principon de milita krimo, metis la fundamenton por la moderna internacia kriminala juro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments