El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio estas la lando kun la plej granda nombro da turistoj vojaĝantaj eksterlanden por la kvar sinsekvaj jaroj

| 2016-11-14
Bookmark and Share

 

    Lastatempe la Ĉina Internacia Vojaĝo-Foiro 2016 estis malfermita en la Ŝanhaja Nova Centro de Internacia Ekspozicio. Laŭraporte Ĉinio estas la lando kun la plej granda nombro da turistoj vojaĝantaj eksterlanden en la tuta mondo por la kvar sinsekvaj jaroj, kaj ĝia averaĝa kontribuo al la tutmonda turisma enspezo estas pli ol 13%.

 

    En la unuaj tri kvaronoj de la kuranta jaro la nombro de enlandaj turistoj estis 3,36 miliardoj da hom/fojoj, la tuta nombro de turistoj envenintaj al kaj forveturintaj el Ĉinio -- 194 milionoj da hom/fojoj kaj la turisma enspezo -- 2,9 cent miliardoj da juanoj. Tiuj nombroj kreskis respektive je 11%, 13.5% kaj 3.7% kompare kun tiuj de la sama periodo de la pasinta jaro.

 

    La Ĉina Internacia Vojaĝo-Foiro komenciĝis en 1998, kaj nun estas la plej grandskala internacia turisma ekspozicio en Azio. En la ĉi-foja ekspozicio partoprenis 106 landoj kaj regionoj kaj la suma nombro de la budoj alproksimiĝis al 2 600.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments