El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina vicministro pri publika sekureco elektiĝis kiel prezidanto de la Internacia Kriminala Polico-Organizo

| 2016-11-14
Bookmark and Share


Internacia Kriminala Polico-Organizo
 

    La 10-an de novembro en Balio de Indonezio, okazis la 85-a Plena Sesio de la Internacia Kriminala Polico-Organizo, en kiu Meng Hongwei, ĉina vicministro pri publika sekureco, estis elektita kiel la prezidanto de la organizo por 4 jaroj.

 

    La Internacia Kriminala Polico-Organizo, fondita en 1914, kun 190 membrolandoj, situas en Liono de Francio. Ĝi estas la sola tutgloba organizo por kunlaboro inter landaj polico-organizoj kaj la dua plej granda interregistara internacia organizo nur post la Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ sia principo "plisekurigi la mondon", la organizo malfermis la tutgloban polico-komunikadan sistemon funkciantan dum 24 horoj tage. Posedante grandan donitaĵ-bankon pri perditaj kaj ŝtelitaj turismo-atestoj kaj tiun pri krimuloj, ĝi ofte aranĝas tutgloban kaj regionan leĝo-plenuman agadon kaj ludas gravan rolon neanstataŭigeblan en profundigo de la tutmonda kunlaboro en policaj aferoj kaj efika frakaso kontraŭ translandaj kriminalaj krimoj.

 

    Post sia aliĝo al la Internacia Kriminala Polico-Organizo en la 5-a de septembro 1984, Ĉinio ĉiam klopodas por disvolvi pragmatan kaj altefikan kunlaboran rilaton kun la organizo, profunde partoprenas en ĝiaj diversaj agadoj, senĉese grandigas sian subtenadon al ĝi, aktive okazigas diversajn kunvenojn kaj trejnadojn kaj faras sian kontribuon por konservi la sekurecon kaj stabilecon de la mondo kaj regionoj. Ĉinio gastigos en 2017 la 86-an Plenan Sesion de la Internacia Kriminala Polico-Organizo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments