El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Alvoko por voĉdonkontrolantoj fine de la Ĝenerala Voĉdono

| 2016-11-15
Bookmark and Share

 

    La fino de la Ĝenerala Voĉdono tre rapide alproksimiĝas, kaj sekve nun nepras pensi pri la kontrolado de la voĉdonoj, kiu okazos la 15-an de decembro en Roterdamo, Nederlando.

 

    Laŭ la Statuto de UEA "La voĉdonilojn kontrolas tri individuaj membroj elektitaj de la Komitato. Tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo. Komitatanoj rajtas ĉeesti la nombradon kaj kun la kontrolantoj subskribi ilian raporton."

 

    Tial ni petas niajn individuajn membrojn, kiuj pretas dediĉi sin por helpi al tia agado, bonvolu sinanonci ĉe la adreso direktoro@co.uea.org ĝis la 18-a de novembro 2016, je la 14-a horo laŭ la horzono de la Centra Oficejo. En la mesaĝo bonvolu informi koncize (ne pli longe ol 500 karakteroj entute) pri viaj movadaj okupoj kaj kialoj por la kandidatiĝo.

 

    Tiu voĉdono estas la unua, kiu okazas post-pli-ol-30-jara intervalo. Memoru, ke por ke la Ĝenerala Voĉdono estu sukcesa, necesas ke pli ol duono de la membroj partoprenu en ĝi. Bonvolu helpi al la sukceso de la voĉdono, instigu viajn konatojn, vian landan asocion kaj fakan asocion partopreni en la Ĝenerala Voĉdono!

 

    Kaze de duboj aŭ demandoj, skribu al direktoro@co.uea.org.

 

(kontribuo de Leopold Patek)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments