El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kompanioj de multaj landoj enfokusiĝas al "la Zono kaj Vojo" por serĉi ŝancojn por komercaj kunlaboroj

| 2016-11-15
Bookmark and Share

 

    La 10-an de novembro, la 3-a Forumo por Promocio de Eksterlanda Investo okazis en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan. Registaraj oficistoj de Belarusio, Vjetnamio, Malajzio, Singapuro kaj aliaj landoj kunsidis kune kun reprezentantoj de diverslandaj kompanioj kaj enfokusiĝis al la novaj ŝancoj por komercaj kunlaboroj ofertotaj de la konstruado de "la Zono kaj Vojo".

 

    Oleg Pochinok, vicprovincestro de la provinco Gomel, Belarusio, agnoskis, ke "la Zono kaj Vojo" alportos novajn komercajn ŝancojn al Belarusio. Li diris ankaŭ, ke "la konstruado de 'la Zono kaj Vojo' promocios rapidan disvolviĝon de la ĉirkaŭaj landoj. Ĝis nun Belarusio jam subskribis 25 konsentojn dank' al tiu ĉi platformo. Ni kredas, ke tiaj kunlaboroj faciligos disvolviĝon." Laŭ raporto jam du fojojn okazis la forumo. Ĝin okazigas la komerca departemento de la provinca registaro de Sichuan cele provizi kompaniojn de multaj landoj per platformo taŭga por ili kaj tiel faciligos ilian partoprenon en la konstruado de "la Zono kaj Vojo".

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments