El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina konsulejo en Nov-Zelando sentis helikopterojn por savi ĉinajn turistojn forlasitajn en la regiono trafita de tertremo

| 2016-11-15
Bookmark and Share

 

    Antaŭ la tagiĝo de la 14-a de novembro laŭ la loka tempo, en la centra regiono de la Suda Insulo de Nov-Zelando okazis tertremo kun magnitudo de 7,5. Post serio da fortaj postŝokoj, ĉirkaŭ cent ĉinaj turistoj estis forlasitaj en la serioze plagita regiono Kaikoura. La ĉina ĝenerala konsulejo en Kristkirko sendis helikopterojn por savado kaj ĝis nun 12 ĉinaj turistoj estis transportitaj.

 

 

    Jin Zhijian, ĉina ĝenerala konsulo en Kristkirko, diris ke la katastrofo estas tre grava, ĉiuj vojoj, kiuj kondukas al la regiono, estas blokitaj, kaj tial la ĝenerala konsulejo sendis 3 luitajn helikopterojn por savi la forlasitajn ĉinojn. En Kristkirko miloj da fremdlandaj turistoj estas devigataj malgraŭvole resti kaj ĉirkaŭ cent el ili estas ĉinoj. Pro la limigita kapablo de la helikopteroj ĝis nun estis transportitaj 12 ĉinaj turistoj, kaj la savlaboro ankoraŭ daŭras.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments