El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping vizitos Ekvadoron, Peruon kaj Ĉilion

| 2016-11-15
Bookmark and Share

 

    Inter la 17-a kaj la 23-a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Ekvadoro, Peruo kaj Ĉilio, kaj ĉeestos la 24-an Neoficialan Konferencon de Gvidantoj de APEK okazontan en Limo de Peruo. La tri landoj en Latina Ameriko varme atendas lian viziton, opiniante ke lia vizito akcelos pragmatajn kunlaborojn inter la tri landoj kaj Ĉinio kaj la reciprokan tradician amikecon, antaŭenpuŝos APEK-on pligrandigi kunlaborajn kampojn, perfektigi kunlaboran mekanismon kaj fari pli grandan kontribuon por disvolvado de la monda ekonomio.

 

    Kune realigi la revon de prospero

 

    En la intervjuo Cesar Navas, ekvadora ministro pri kunordigo de la ŝtata sekureco, diris ke la vizito de Xi Jinping havas gravan signifon. Tio montras ke la rilatoj inter Ekvadoro kaj Ĉinio senĉese intimiĝas, kaj reflektas la aspiron de la du landoj pri daŭra profundigo de la duflankaj kunlaboroj. Li diris: "Ni atendas, ke la vizito de Xi plimultigos fruktojn en pragmataj kunlaboroj de la du landoj. Ni dankas Ĉinion pro ĝia humanismeca helpo post la tertremo en Ekvadoro. Ĉina helpo reduktis perdojn kaŭzitajn de la tertremo kaj rapidigis restarigon de la lando post la katastrofo."

 

    Fernando Virgil, esploristo de la Esplora Centro de la Pacifika Universitato en Peruo, diris ke dank' al la kuna penado de Latina Ameriko kaj Ĉinio, la duflankaj interrilatoj pli kaj pli intimiĝas, kaj la vizito de Xi Jinping certe rapidigos la amikajn kunlaborojn inter la du flankoj. Li diris: "Kiel la ĉiuflanka strategia partnero de Ĉinio, Peruo arde atendas la viziton de Xi Jinping, kaj kredas ke la du flankoj faros profundajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn en ekonomio, komerco, scienc-tekniko kaj aliaj kampoj."

 

    Heraldo Muñoz, ĉilia ministro pri eksterlandaj aferoj, diris: "Por Ĉilio, la vizito de la prezidanto Xi Jinping estas tre signifa, kaj por la du landoj, grava ŝanco por daŭre serĉi komunajn konojn, konsiderante la interesojn duflankajn, regionajn kaj tutglobajn." Li diris, ke Peruo esperas atingi pli altan nivelon de pragmataj kunlaboroj kun Ĉinio en talentula trejnado, scienc-teknika disvolvado, spaca esplorado, nov-energia disvastigo, modernigo de agrikulturo kaj min-industrio. Li diris ankaŭ: "Kredeblas ke la vizito de Xi Jinping pligrandigos duflankan komercon kaj Ĉinio daŭre estos la plej granda komerca partnero de Ĉilio."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments