El Popola Ĉinio>头条新闻>

UNICEF: pneŭmonito kaj diareo rilataj al la klimata ŝanĝo kaŭzis morton al pli ol 1,4 milionoj da infanoj en la tuta mondo ĉiujare

| 2016-11-15
Bookmark and Share

 

    La enketo farita de UNICEF (Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj) raportis, ke la pneŭmonito kaj diareo rilataj al la klimata ŝanĝo kaŭzis morton al pli ol 1,4 milionoj da infanoj en la tuta mondo ĉiujare. La enketo estis publikigita en la 22-a konferenco de la partioj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo 2016, kiu okazis en la urbo Marakeŝo de Maroko.

 

    Laŭ raporto, pneŭmonito estas la ĉefinfekta letaleco por infanoj en kaj sub la aĝo de 5 jaroj, kaj pneŭmonito forprenis la vivon de ĉirkaŭ miliono da infanoj en 2015. UNICEF emfazis, ke ĉirkaŭ duono de la infanoj mortintaj pro malsano perdis sian vivon pro pneŭmonito kaj aliaj infektaj malsanoj de la spir-organo, kaj ili ĉiuj rilatas al aero-poluado.

 

    La enketo raportis ankaŭ, ke simile al pneŭmonito, diareo havas rilaton al malmultiĝo de pluvokvanto kaŭzita de klimata ŝanĝo. Redukto de sekura akvoprovizado pliigas riskon de diareo por infanoj.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments