Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Nov-Zelando konstruis tunelon por bluaj pingvenoj

| 2016-11-16
Bookmark and Share

 

    La urbo Oamaru en suda insulo de Nov-Zelando konstruis tunelon, por ke bluaj pingvenoj povu trairi la vojon sekurece.

 

 

    Centoj da bluaj pingvenoj loĝiĝis en skatolojn de la kolonio de Oamaru-aj Bluaj Pingvenoj, Nov-Zelando. Tiuj bluaj pingvenoj kaptas fiŝojn en maro tage kaj revenas al la hejmo post sunsubiro, devige trairante la vojon plenplenan de aŭtoj. Iu administranto de la kolonio diris, ke la blanka lumradio de aŭtaj lampoj sur la vojo pikas la okulojn de tiuj bluaj pingvenoj kaj malhelpas ilin klare vidi la vojon, tio ilin metas en danĝeron. Pro tio, administrantoj elpensis la bonan ideon -- konstrui tunelon por ke homoj, bluaj pingvenoj kaj veturiloj povu trairi la vojon sekurece.

 

    La konstruo de la tunelo daŭris 3 semajnojn kaj estis finkonstruita septembre de 2016. Post lanĉo de la tunelo al uzado, la plejparto da bluaj pingvenoj kutime trairas la vojon laŭ la tunelo.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments