El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senpage spekteblaj filmoj de Jackie Chan

| 2016-11-17
Bookmark and Share


Jackie Chan
 

    La 12an de novembro la ĉina aktoro Jackie Chan gajnis la Honoran Premion de Oskaro. La Ĉina Film-Asocio aranĝis Ekspozicion de Filmoj de Jackie Chan por festi la okazon. Oni povas senpage spekti sep liajn filmojn en la kinejo Jinji Baihua en Pekino inter la 16a kaj 22a de novembro.

 

    En la malferma ceremonio de la semajno de filmoj de Jackie Chan, Zhang Hong, vicprezidanto de la asocio por la ekspozicio, esprimis gratulon al Jackie Chan. Li diris, ke Jackie Chan trarompis la baron inter la ĉina kaj okcidenta kulturoj per prezento de la ĉina kungfuo, kaj trovis ekvilibron inter la ĉina kaj okcidenta kulturoj per sia unika ludo. Lia laboro havas influon sur disvastigon de ĉinaj spirito kaj kulturo kaj kontribuas por internaciaj filmartaj interŝanĝoj kaj por prospero de la filma industrio de Ĉinio kaj eĉ de la tuta mondo.

 

    La sep projekciataj filmoj estas Spuro de Forŝteliĝo, Revolucio de 1911, Soldato, Malpermesita Regno, Ĉina Zodiako 2012, Draka Klingo kaj La Mito. Tiuj, kiuj deziras spekti liajn filmojn, povas konsulti la retejon de la kinejo.

 

    Anstataŭ ĉeesti la malfermon, Jackie Chan sendis videaĵon al la ekspozicio. Li diris en la videaĵo: "Mi amas filmojn, kaj tio estas mia revo jam de 56 jaroj. Danke al la subteno de ĉiuj miaj admirantoj, mi faros pli da bonaj filmoj."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments