El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun Matteo Renzi

| 2016-11-17
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping (la 2-a de maldekstre) kaj itala ĉefministro Matteo Renzi dum renkontiĝo en Sardinio de Italio (Foto de Lan Hongguang, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 16-an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun itala ĉefministro Matteo Renzi en Sardinio de Italio.

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio multe atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Italio kaj volas penadi kune kun Italio por riĉigi la enhavon de la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj de la du landoj kaj plifeliĉigi la dulandajn popolojn. La du flankoj devas teni komunikadon inter altranguloj kaj intimigi kontaktiĝon inter diversranguloj, intensigi kunigon de la konstruado de "La Zono kaj Vojo" proponita de Ĉinio kaj la disvolva strategio de Italio, profundigi kulturajn kaj edukajn interŝanĝojn kaj plifortigi kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj.

 

    Xi Jinping emfazis, ke la Eŭropa Unio estas grava poluso en la mondo, kaj ĉiuflanka strategia partnero de Ĉinio. Nuntempe la eŭropa situacio estas en grava ŝanĝo, Ĉinio subtenas prosperan kaj stabilan Eŭropon kaj esperas, ke Italio ludos pozitivan rolon por longtempa, stabila kaj sana disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

 

    Matteo Renzi diris, ke Italio kaj Ĉinio ambaŭ estas civilizaciaj kaj antikvaj landoj kun longa historio, la dulanda amikeco komenciĝis en malproksima antikveco kaj la disvolvado de la duflankaj interrilatoj havas bonan tendencon. Italio alte taksas la atingojn de Ĉinio en disvolvado kaj volas pozitive partopreni en la konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj profundigi kunlaborojn kun Ĉinio en ekonomio, komerco, energio, kreivo, kulturo, turismo kaj aliaj kampoj por feliĉigi la dulandajn popolojn. Italio penados por senĉesa disvolvado de la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio kaj kune konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo.

 

    Xi Jinping teknike haltis en Sardinio de Italio sur la vojo al Ekvadoro, Peruo kaj Ĉilio por ŝtatafera vizito al la tri landoj kaj ĉeesto al la 24-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments