El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping publikigis subskribitan artikolon en ekvadora tagĵurnalo

| 2016-11-17
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping
 

    En la 16-a de novembro, antaŭ sia ŝtata vizito al Ekvadoro ĉina prezidanto Xi Jinping publikigis subskribitan artikolon en la ekvadora tagĵurnalo El Telegrafo. La titolo de la artikolo estas: "Konstrui novan ponton de amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Ekvadoro". En ĝi li proponas, ke la du landoj fariĝu bonaj partneroj kun sincereco kaj reciproka konfido, por komuna disvolviĝo, generacion post generacio, kaj en sudo-suda kunlaboro. Li skribas ankaŭ, ke "Tio estas la unua fojo, ke ĉina prezidanto vizitas Ekvadoron de post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Mi alportas al vi la bonan volon de la ĉina popolo kaj iliajn bondezirojn por la duflankaj rilatoj ĉiam kreskantaj, kaj mi esperas ke mia vizito helpos al la du landoj konstrui novan ponton de amikeco kaj kunlaboro."

 

    Laŭ la invito de ekvadora prezidento Rafael Correa, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al la lando. Tio estas la unua fojo, ke ĉina prezidanto vizitas Ekvadoron de post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en 1980.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments