El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina librofoiro inaŭguriĝis en Ekvadoro

| 2016-11-17
Bookmark and Share


Xi Jinping: Regado de Ĉinio, ĉefa rekomendo en la foiro
 

    Posttagmeze de la 16-a de novembro laŭ la loka tempo en Kito de Ekvadoro inaŭguriĝis la unu-monata foiro de ĉinaj ĉeftemaj libroj, kune aranĝita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Ĉina Ŝtata Administracio de Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmo kaj Televido kaj Ĉina Grupo por Importado kaj Eksportado de Libroj.

 

    La libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio estas la ĉefa rekomendo dum la foiro. Tiu libro, kun la versioj en la lingvoj ĉina, angla, franca, rusa, araba, hispana, portugala, germana kaj japana, estis tutmonde vendita je pli ol 6,18 milionoj da ekzempleroj. En la foiro videblas ankaŭ libroserioj pri ĉinaj politiko, ekonomio kaj kulturo, inkluzive de Ĉinaj Vojo kaj Revo, Konu Ĉinion per Ŝlosilaj Vortoj kaj Kultura Serio de Ĉinio.

 

    Huang Kunming, konstanta vicministro de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de Ĉinio kaj direktoro de la Centra Civilizacia Oficejo, ĉeestis la inaŭguron de la foiro kaj faris parolon. Li esperas, ke per la librofoiro pli multaj ekvadoraj legantoj povos sperti ĉinajn kulturon kaj disvolvadon, kaj pli bone koni Ĉinion. Li esperas ankaŭ, ke kun la ĉi-foja agado kiel ŝanco, la eldon-institucioj de la du landoj grandigos interŝanĝojn kaj kunlaborojn en kulturo, edukado kaj eldonado kaj faros kontribuon por kune skribi novajn ĉapitrojn pri amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

 

    Raul Vallejo, ekvadora ministro pri kulturo kaj heredaĵo, ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon.

 

    Tio estas la unua fojo por Ĉinio okazigi foiron de ĉinaj ĉeftemaj libroj en Ekvadoro, kaj signifas la eniron de ĉinaj ĉeftemaj libroj en ĉefajn merkatojn de Ekvadoro kaj gravan rompon de la du landoj en interŝanĝoj pri eldonado, kulturo kaj edukado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments