El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kultura esplorado de okcidenta Ĉinio en Novjorko, Usono

| 2016-11-17
Bookmark and Share


Zhang Meifang, vickonsulo de la Ĝenerala Konsulejo de Ĉinio en Novjorko, faras paroladon ĉe la inaŭguro de "Spertu Ĉinion -- kultura esplorado de okcidenta Ĉinio en Usono".
 

    En la 14-a de novembro serio da kulturaj aranĝoj kun la temo "Spertu Ĉinion -- kultura esplorado de okcidenta Ĉinio en Usono" estis inaŭgurita en la Azia Artfoiro Novjorko, cele de intime sentigi al la publiko en la urbo la ĉarmon kaj la vivecon de Tibeto pere de prezentaĵoj, ekspozicioj, videoj, seminarioj kaj aliaj.

 

    "Spertu Ĉinion" estas konata serio de kulturaj eventoj okazigata de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Ekde la lanĉo antaŭ 17 jaroj tiu serio jam vizitis ĉirkaŭ 40 landojn sur la kvin kontinentoj. La ĉi-foja serio inkluzivas la kanto- kaj danco-prezentaĵon "Ĉarma okcidenta Ĉinio", ekspozicion pri la kulturo de okcidenta Ĉinio, projekciadon de la filmo Tegmento de la mondo kaj seminarion de tibetologoj ktp.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments