Ĉilio "ĉerizas" Ĉinion

| 2016-11-18
Bookmark and Share

    Laŭ la invito de sinjorino Michelle Bachelet, ĉilia prezidento, ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos la landon. Ĉilio atendas ke la ŝtatafera vizito de Xi Jinping kontribuos por antaŭenigo de la rilatoj inter ambaŭ landoj.

 

    Ĉilio, kiel pioniro antaŭenpuŝanta la ĉin-latinamerikajn kunagojn, kreis plurajn "unuojn" en la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj sudamerikaj landoj.

 

    Ĉilio -- la unua sudamerika amiko de Ĉinio

 

    En decembro 1970, Ĉilio estigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj fariĝis la unua sudamerika amiko de Ĉinio. En 2005, Ĉilio fariĝis la unua latinamerika lando, kiu subskribis kun Ĉinio liberkomercan interkonsenton. Kaj ambaŭ flankoj profitas de la rapide disvolviĝanta negocado. Ĉerizo, blubero, aktinidio, avokado kaj aliaj ĉiliaj fruktoj pli kaj pli multe eniĝas en la vivoj de ordinaraj ĉinoj.

 

 

    En ŝtatnivelaj aferoj, Ĉilio firme subtenas Ĉinion. Fakte, granda povo ankoraŭ sin kaŝas en la kunlaboroj inter ambaŭ landoj. La ĉilia flanko esperas, ke la vizito de Xi povos havigi novan movforton al la kunlaborado kaj aperigi novajn ŝancojn por pli proksimigi la duflankajn rilatojn. Precipe, la eksportoj de Ĉilio al Ĉinio eble optimumiĝos dank'al la ĉi-foja ŝtatafera vizito.

 

    Ĉerizo vojaĝas de Ĉilio al Ĉinio

 

 

    En Rancagua, je 100 kilometroj sude de ĉilia ĉefurbo, estas ĉeriza plantejo de iu granda frukta kompanio. Tie, ĉerizoj bone kreskas. Novembro estas nur komenco de pluktada periodo, sed por kontentigi la frandemon de ĉinaj konsumantoj kaj gardi la freŝecon de la fruktoj, la fruaj ĉerizoj atingos Ĉinion per aviadilo, kvankam tia transporto trioble pli kostas ol tiu per marŝipo. Ĉiliaj fruktaj kompanioj urĝe deziras rektan fluglinion inter la du landoj por ke la kosto de aera transportado povu malaltiĝi.

 

 

    Laŭ statistiko de la Eksporta Asocio de Ĉilia Frukto, de 2015 ĝis 2016, 80% de la tuta rikolto de ĉilia ĉerizo estis eksportita al Ĉinio, kiu jam fariĝis la plej granda merkato de tiuj fruktetoj. Ĉilio, lando en la suda duonglobo, kaj Ĉinio, lando en la norda, havas tute renversajn sezonojn. Cetere, pro la grandeco, riĉsukeco, kolorbeleco kaj dolĉeco, ĉilia ĉerizo estas taksata en Ĉinio kiel bonkvalita kaj vaste ŝatata frukto. En la lastaj jaroj, ĝi eĉ kaptis la atenton de interreta negocado.

 

    Ĉerizo, tiom malgranda, sed ĝi simbolas grandan antaŭenigon de la dulandaj rilatoj. Oni kredas, ke en proksima estonteco, pli da ĉiliaj produktaĵoj venos al Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments