El Popola Ĉinio>头条新闻>

APEK: Liberkomerca Regiono de Azi-Pacifiko, interligo kaj interlaboro, reformo kaj novigo

| 2016-11-18
Bookmark and Share

 

    En la 19a kaj la 20a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 24an Neoficialan Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Limo, la ĉefurbo de Peruo.

 

    Tiu ĉi jaro markas la 25an datrevenon de la membriĝo de Ĉinio al APEK. Delonge, APEK, la plej altnivela mekanismo de ekonomia kaj komerca kunlaboro en Azi-Pacifiko, kun plej granda influo en plej vasta kampo, ludas pozitivan rolon en antaŭenigo de komerca liberigo kaj faciligo kaj integriĝo de regiona ekonomio.

 

    "La ĉeesto de prezidanto Xi al la lima kunveno montras la grandan gravecon atribuitan de Ĉinio al plifortigo de azi-pacifika kunlaboro," diris Li Baodong, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj. Ĉinio esperas, ke la kunveno akiros fruktojn en akcelado de malfermiteco kaj inkluziveco, profundigo de pragmata kunlaboro kaj plifortigo de azi-pacifika partnereco.

 

    La lima kunveno havas la temon "bonkvalita kresko kaj homa disvolvado". Chen Fengying, esploristo de la Ĉina Instituto de Modernaj Internaciaj Rilatoj, diris, ke laŭ la postulo de la pekina vojmapo, en la lima kunveno ĉiuj partioj diskutos plu pri komuna strategio de disvolvado de la Liberkomerca Regiono de Azi-Pacifiko kaj pri faciligo de komerco kaj investado kaj akcelo de interligo kaj interlaboro.

 

    Fakuloj diris, ke la kunveno espereble akiros novajn progresojn en antaŭenigo de la Liberkomerca Regiono de Azi-Pacifiko, interligo kaj interlaboro, reformo kaj novigo, kaj tiel metos solidan bazon por pli vasta kaj pli profunda integriĝo de la azi-pacifika ekonomio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments