El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Rumanio okazis la tutmonda lanĉo de la libro Internacia Milita Tribunalo por la Malproksima Oriento: Por Monda Paco

| 2016-11-18
Bookmark and Share

 

    La 17-an de novembro en la internacia librofoiro Targul GAUDEAMUS, Rumanio, okazis la tutmonda lanĉo kaj subskriba ceremonio pri la libro Internacia Milita Tribunalo por la Malproksima Oriento: Por Monda Paco. La eldonejo de la Ŝanhaja Jiaotong-Universitato subskribis interkonsenton pri la kopirajtoj de ĝia anglalingva versio kun la eldonejo Springer Nature.

 

    Internacia Milita Tribunalo por la Malproksima Oriento: Por Monda Paco prezentas al la publiko la tutan historion de la tribunalo, kiu post la Dua Mondmilito estis formita de juĝistoj el 11 landoj de la aliancaj potencoj kaj likvidis militkrimojn de la A-klasaj militkrimuloj de Japanio dum du jaroj kaj ses monatoj en Tokio, Japanio.

 

    Anna Budura, rumana fama sinologo kaj historiisto, faris paroladon ĉe la ceremonio, ke Internacia Milita Tribunalo por la Malproksima Oriento: Por Monda Paco detale kaj objektive priskribas la formadon de la tribunalo kaj postajn malfacilan leĝan proceson kaj okazintajn debatojn. Tra la libro la legantoj povas reviziti la historion de la Internacia Milita Tribunalo por la Malproksima Oriento konata kiel la "granda tribunalo de la jarcento". Anna Budura rimarkigis, ke la Internacia Milita Tribunalo por la Malproksima Oriento estas grava heredaĵo por la homara socio, kaj havas signifan efikon al la internacia juro kaj verdiktoj pri "krimoj kontraŭ la paco" kaj "krimoj kontraŭ la humaneco".

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments