Ĉina revo flugas eĉ al kosmostacio

| 2016-11-18
Bookmark and Share


Kupliĝo de Shenzhou-11 kaj Tiangong-2
 

    Ĉinio skribis novan paĝon de la historio pri kosmoesploroj. Je la 7-a horo kaj 30 minutoj de la 17-a de oktobro en la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro estis lanĉita la homporta kosmoŝipo Shenzhou-11. En la 19-a de oktobro ĝi glate kupliĝis al la kosmolaboratorio Tiangong-2, la komenca stadio de la kosmostacio, kiun la ĉina registaro planas finkonstrui ĉ. 2020.

 


Jing Haipeng kaj Chen Dong, astronaŭtoj de ShenZhou-11
 

    Astronaŭtoj Jing Haipeng kaj Chen Dong faris diversajn eksperimentojn sciencajn kaj ekzercojn por la baldaŭ konstruota ĉina kosmostacio, laŭ la gvido de la kontrolejo surtera.

 

    Homoj revis flugi alten.....

 

    Greka mito diras, ke Ikaro flugis alten al la ĉielo kun la flugiloj faritaj de sia patro Dedalo. La lasta konstruis labirinton por reĝo sed estis enfermita tie kune kun Ikaro, kaj faris por sia filo la flugilojn por ke li povu eskapi el Kreto. Ikaro tamen fine falegis al la maro pro tio, ke alte en la ĉielo degelis la vakso, kiu kunligis liajn flugilojn. Tiu mito esprimis la volon de la homaro flugi al la ĉielo.

 

    Ne nur en mito sed ankaŭ en realo estis homo, kiu vere havis revon saman al tiu de Ikaro: Tao Chengdao, faristo de pulvoarmilaĵoj en la komenco de la Ming-dinastio, en la 14-a jarcento. Li esperis flugi alten al la ĉielo per memfarita maŝino kaj dum la flugado li perdis sian vivon pro eksplodo de pulvujo. Kompreneble li povis provi tion ne nur dank' al sia talento, sed ankaŭ al siaj antaŭuloj, kiuj delonge faradis kaj plibonigis la pulvaĵoteknikon en antikva Ĉinio. Estis ĉinoj, kiuj la unua en la mondo inventis pulvon.

 


Tao Chengdao
 

    Homoj provis alproksimiĝi al la ĉielo

 

    Post longtempaj kaj multfojaj studado, provoj kaj malsukcesoj, sciencistoj fine sukcesis krei la unuan raketon. Germanaj sciencistoj faris ĝin en 1932, dum la epoko de la naziisma Germanio. Bedaŭrinde ili volis ĝin uzi por ataki aliajn landojn, detrui domegojn kaj mortigi homojn. Bonŝance la naziisma Germanio malvenkis en la Dua Mondmilito. Sovetunio kaj Usono enmanigis la teknikojn de raketfarado de la manoj de la nazioj. De tiam ardaj konkuroj inter Sovetunio kaj Usono okazis por krei kosmoŝipon kaj por uzi ĝin milite kaj science.

 

    Satelitoj floras

 

    Sovetunio iris antaŭ Usono. La 4-an de oktobro 1957 Sovetunio lanĉis Sputnikon ("kunvojaĝanto") , la unua satelito en la mondo. En la 12-a de aprilo 1961 ĝi lanĉis ankaŭ la unuan homportan kosmoŝipon Vostok-1-on ("Oriento"). Tiam Juri Gagarin fariĝis la unua homo kiu iris en la kosmon. Sed Usono tuj superis Sovetunion. Apollo-11 de Usono surluniĝis en la 16-a de julio 1969. Tagon post tago akriĝis la konkurado de la du landoj en la kampo de kosmoesploroj.

 


Sputniko, la unua satelito en la mondo
 

    La "unua paŝo" de Ĉinio en la kosmo

 

    Sovetunion kaj Usonon sekvis kelkaj aliaj landoj inkluzive de Ĉinio, Germanio, Francio kaj Japanio. Kiel unu el ili, Ĉinio fakte plej rapide kaj sukcese prosperis en la esplorado de la kosmo.

 

    Post la lanĉo de Sputuniko fare de Sovetunio, Ĉinio establis oficialan tiucelan organizon en aŭgusto 1958. Post 12-jara esplorado Ĉinio sukcese lanĉis la sateliton Dongfanghong-1 en la 24-a de aprilo 1970. Ĝi estis la unua satelito de Ĉinio. En novembro 1999, t.e. en la lasta jaro de la 20-a jarcento la unua ĉina kosmoŝipo Shenzhou-1 "eknaĝis" en la kosmo. Kaj post 4 jaroj debutis la unua ĉina astronaŭto Yang Liwei, kiu veturante per Shenzhou-5 flugis ĉirkaŭ la terglobo 14 fojojn.

 


Dong Fanghong, la unua satelito de Ĉinio
 

    Por ke Ĉinio havu sian propran kosmostacion

 

    Kosmostacio estas kristaliĝo de la plej altnivelaj teknikoj modernaj, ĉar ĝi devas "naĝi" surorbite longan tempon en la kosmo. Sovetunio kaj Usono ekhavis sian kosmostacion respektive inter la jaroj 1970-1990, sed nuntempe ekzistas nur unu internacia kosmostacio. Ĝi estis konstruita sub la kunlaboro de 16 landoj kaj ludos sian rolon ĝis 2024.

 

    Tiangong-1, la unua kosmolaboratorio de Ĉinio, sukcese kupliĝis kun Shenzhou-8,-9 kaj -10 de junio 2012 ĝis junio 2013, respektive 7-13 tagojn. Astronaŭtoj glate plenumis siajn taskojn laŭ la gvido de la surtera kontrolejo.

 


Futura kosmostacio
 

    Sed Tiangong-1, kiel sugestas la nomo "laboratio", estas sufiĉe malgranda. Ĝi havas nur malgrandan spacon por laborado kaj do nur malmultaj homoj povas resti en ĝi. Ĝi estas la komenca stadio survoje al la realigo de kosmostacio. Tiangong-2 estas sur la meza stadio survoje al la fina celo. La astronaŭtoj de Shenzhou-11, Jing Haipeng kaj Chen Dong restis unu monaton en Tiangong-2 provinte diversajn eksperimentojn.

 

    Nun ne realigita nur la lasta stadio de ĉina plano pri kosmostacio. Tiangong-3 ekfunkios laŭplane inter la jaroj 2018-2020. Se tiu ĉi plano bone plenumiĝos, Ĉinio fariĝos la la unika lando, kiu posedas kosmostacion, ĉar nun la funkciigata internacia kosmostacio estas komune farita kaj uzata de 16 landoj.

 

    Ĉiaokaze Ĉinio malfrue komencis esploradon kaj ekspluatadon de la kosmo sed ĝiaj teknikoj jam atingis nivelon preskaŭ similan al tiuj de la okcidentaj landoj. Multaj ĉinaj mitoj parolas pri la vivado de dioj en la ĉielo kaj volon de homoj, kiuj volas vojaĝi tien aŭ vivi tie. Sed nuntempe ĝi ne plu restas nur en mito-rakonto aŭ ne realigebla revo aŭ volo de homoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments