El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Kapturniĝoj kaj elturniĝoj dum la 8-a Azia Kongreso

| 2016-11-21
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Finiĝis la 8-a Azia Kongreso de Esperanto en la urbo Quanzhou. Eble vi jam spektis la du filmetojn aperigitajn sur tiu ĉi retejo, en kiuj mi aperas kaj prezentas la kongreson. Do jam oficiala raporto sufiĉas. Ĉi tie mi skribu pri miaj personaj impresoj de la kongreso.

 


Mi raportas pri la kongreso, kaj filmas min Revon (Xie Ruifeng, meze) kaj Chen Ji (plej dekstre).

 

    Prefere ne kapturniĝu sed elturniĝu

 

    La preparado de ajna kongreso certagrade estas ĥaosa. Sed tiu de la ĉi-foja kongreso estis pli ĥaosa ol kutime. Mi mem estis unu el la organizantoj, kaj ofte nervoziĝis pri tio, ke ne tiom glate iras interŝanĝoj de informoj inter la organizantoj mem, kaj inter la aliĝintoj kaj la organizantoj. Mi devas konfesi, ke unu monaton antaŭ la okazigo de la kongreso mi timis, ĉu ĝi vere povos okazi. Tiam mi ja sentis la kapon turniĝi.

 

    Sed oni devas fariĝi kapabla ne kapturniĝi sed elturniĝi por solvi problemojn, precipe kiam oni loĝas en eksterlando. Kaj mi opinias, ke ankaŭ mi lernis iel tiel elturniĝi kaj dum la ĉi-foja kongreso finfine bone elturniĝis. Ekzemple, kiam mi alvenis al la kongresejo oni diris al mi, ke mi kunprezidos la interkonan vesperon en la sekvanta tago, kaj ankaŭ la internacian vesperon en la postsekvanta. Mia kunprezidantino estos Wang Shanshan de la Ĉina Radio Internacia, oni aldonis.

 


Mi fotiĝas kun la prezentintoj de la internacia vespero.
 

    Kompreneble pro tio mi sentis iom da kapturniĝo sed la situacio estis pli bona ol tiu en la lasta jaro, kiam okazis la 11-a Ĉina Esperanto-Kongreso kaj la 67-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso en la urbo Kunming. Tiam mi alvenis al la kongresejo kaj oni diris al mi, ke mi prezidu la interkonan vesperon okazigotan post... duonhoro.

 

    Ĉu malbongusta deserto?

 

    Sed ĉi-foje perpleksis min precipe la fakto, ke pro iu kialo la internacia vespero estos kunfandita al la nacia, aŭ pli ekzakte la unua okazos tuj post la dua, kaj ke la nacia vespero estos prezidata de loka profesia prezidistino kaj de Wang Shanshan, kiu mem estas profesia radio-anoncistino. Inter ili mi estis la sola amatoro, kaj mi timis, ke mi eble estus por la publiko malbongusta deserto servita post bonega manĝo.

 


La triopo de la internacia vespero: de maldekstre mi, Shanshan kaj Karilo
 

    Kaj tamen ŝajne mi sukcesis travivi la du vesperojn sen tro evidentaj fuŝoj, kaj tio ŝuldiĝas al Wang Shanshan kaj Karilo (Liu Minghui). Karilo firme subtenis nin, la du vesper-prezidantoj, per postkulisaj "manovradoj": li kuris tien kaj reen por transdoni informojn de iu al alia, por kunvoki la prezentantojn al la scenejo kaj simile. Dankon al ili ambaŭ.

 

    Kantigi volontulinojn

 

    Fakte antaŭ ol forveturi al Quanzhou mi havis ian antaŭsenton, ke mi eventuale devus okupiĝi pri la vesperoj. Do mi kunportis kelkajn kantojn en Esperanto por ke mi povu utiligi ilin. Sed mi imagis, ke mi kantos ilin kun la veraj kongresanoj. Efektive mi kantis kun pluraj volontulinoj de la kongreso.

 

    Tio okazis kiel jene. Mi alvenis al Quanzhou unu tagon antaŭ la kongreso, mi alvenis preskaŭ tagmeze. Posttagmeze okazis kunsido de la kongresaj volontuloj. Ili estis gestudentoj de loka universitato, kiuj intense lernis la lingvon dum du monatoj.

 


Mi kantas kun volontulinoj dum la interkona vespero.
 


Post la fermo de la kongreso kelkaj volontulinoj venis al mi por fotiĝi kune.
 

    Ankaŭ mi ĉeestis la kunsidon, kaj tiam subite ekhavis ideon: kial ne kantigi ilin? Bedaŭrinde la kantoj, kies kopiojn mi kunportis, montriĝis iom tro malfacilaj por ili. Mia kapo nun povus denove turniĝi, sed feliĉe mi havis en mia tekokomputilo pli facilan kanton: "Edelvejso". Mi alvokis la studentojn ke ili kantu kune kun mi. Al mia alvoko respondis kvin, ĉiuj inoj, kaj mi instruis al ili preskaŭ unu horon kiel kanti la kanton. Dum tiu "kantoleciono" aliĝis alia kongresanino. Mi opinias, ke malgraŭ mallonga tempo de ekzercado ili sufiĉe bone kantis. Espereble tio donis al ili bonan memoron kaj eventuale instigos ilin plu lerni aŭ, se ne, iam relerni la lingvon. Se tiel, mi ne plu sentos la kapturniĝon sed povos trankvile skribi: fino bona, ĉio bona!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments