El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tintin starigis novan rekordon de aŭkcio

| 2016-11-21
Bookmark and Share

 

    1,55 milionoj da eŭroj! La aŭkcikompanio Artcurial anoncis en la 19a de novembro, ke unu el la manuskriptaj folioj de la belgaj klasikaj bildstrioj La Aventuroj de Tintin estis aŭkciita kontraŭ tiu prezo. Tio estis la rekorda prezo de aŭkciita folio de bildstrioj.

 

    En la formato de 50 cm×35 cm, la manuskripto el la serio Esplorantoj sur la Luno estis plenumita de la belga bildstriisto Hergé per ĉina inko. Ĝi priskribas la promenadon de Tintin kaj la kapitano Haddock vestitaj per kombineoj sur la luno dum ilia unua kosmovojaĝo.

 

    Serio pri surluniĝo, dividita en du rakontoj, Celloko de Luno kaj Esplorantoj sur la Luno, estis eldonita en 1950. La lasta estas rigardata kiel la plej bona aventura rakonto de Hergé.

 

    La Aventuroj de Tintin konsistas el 23 libroj, kiuj rakontas la aventurojn de la juna raportisto Tintin kaj lia hundo Milou ĉirkaŭ la mondo. Ĝi, kiel unu el la plej popularaj bildstrioj en la mondo, estis tradukita en pli ol 60 lingvojn, inkluzive de la ĉina kaj Esperanto, kaj la vendokvanto kalkuliĝis al pli ol 200 milionoj da ekzempleroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments