Pensoj post vizito al la loĝejo de Soong Ching Ling

| 2016-11-22
Bookmark and Share

    Antaŭ nelonge mi aperigis artikolon kaj ankaŭ videoraporton pri la loĝejo de Soong Ching Ling. Por prepari ilin mi devis unue esplori pri ŝi kaj ŝia loĝejo en Pekino, sekve viziti la lokon kaj aldoni al la teksto kromajn informojn akiritajn dum la vizito. Tamen, la vizito donis al mi multe pli da informoj kaj temoj por pripensi ol mi kapablis antaŭvidi.

 


Pomarbo en la korto de la loĝejo de Soong Ching Ling

 

    Kiel menciite en la pasinta artikolo, speciale kaptis mian atenton la simpleco de tiu elstara virino, kiu ŝatis kuiri, kolekti fruktojn por fari konfitaĵojn kaj bredi kolombojn, al kiuj ŝi donis la nomojn Paco, Amikeco, Disvolviĝo, Markolo, Reveno, Unuiĝo, Ĉinio, Riĉeco, Prospero, Mondo, Feliĉo kaj Unuo por esprimi bonvolon kaj unuiĝon de Ĉinio.

 

    En ŝia kuirejo mi vidis grandan paton, konata kiel kurba pato aŭ wok, similan al tiu, kiun mi uzas por kuiri hejme. En Ĉinio kaj multaj najbaraj landoj homoj kuiras per tiuj patoj, dum en Brazilo homoj preferas kuiri per poto. En Ĉinio kurba pato estas uzata ne nur por friti, sed ankaŭ por bojligi, prepari supon kaj diversajn aliajn manĝaĵojn kuiratajn en Brazilo per poto. Mi konfesas ke post unu jaro loĝanta en Ĉinio mi tiom alkutimiĝis al kurba pato, ke ĝi porĉiame estos nepra ilo en mia kuirejo.

 

    Alia diferenco inter Brazilo kaj Ĉinio rilate al kuirado estas tio, ke en Ĉinio la plej grava ilo por tranĉi viandojn kaj legomojn estas viandhakilo, kutime ne trovebla en brazila kuirejo. En Brazilo estas plej populara la ordinara kuireja tranĉilo, ankaŭ konata kiel franca tranĉilo. Tuj post mia transloĝiĝo al Ĉinio mi aĉetis tian tranĉilon por uzi en mia kuirado, sed post provi la ĉinan viandhakilon mia tranĉilo fariĝis duaranga en mia kuirejo, kaj mi uzas ĝin nur fojfoje kiam mi bezonas fari delikatan laboron kiel senŝeligo. Kompreneble ĉina kuirtranĉilo ankaŭ fariĝis nemankebla en mia kuirejo!

 


Brazila poetino Cora Coralina kuirante per tacho sur lignofajro

 

    Sed rigardante la paton uzitan de Soong Ching Ling, mi imagis ŝin kuirante la pomojn el sia korto por fari konfitaĵojn kaj subite venis al mia memoro la brazila poetino Cora Coralina, kiu ne nur estis bonega kuiristo kaj ŝategis fari konfitaĵojn de fruktoj el sia ĝardeno, sed ankaŭ havis tre simplan vivon kaj kuiris per... kurba pato simila al tiuj uzataj en Ĉinio! Tiu pato estas tradicia kuirilo en Brazilo, uzata jam de jarcentoj, kaj en la portugala ĝi nomiĝas tacho, dum la kurba pato uzata en orientazia kuirarto estas konata kiel wok kaj ekpopulariĝis en Brazilo nur dum la lasta jardeko. Tacho kutime estas farita el bronzo, kaj estis nemankebla en brazilaj kuirejoj dum kolonia epoko, uzata por friti, bojligi, fari dolĉaĵojn kaj konfitaĵojn, sed en nuntempa Brazilo ĝi fariĝas raraĵo en apartamentoj de grandaj urboj, kie aziaj kurbaj padoj siavice fariĝas pli popularaj.

 

    Mia familio en Brazilo loĝas en granda domo, kun granda kuirejo, kaj en ĝi troveblas kelkaj antikvaj tacho-j, faritaj permane per antikva metodo, kiuj apartenis al miaj prauloj kaj daŭre utilas al ni. Mia avino kutimis prepari dolĉaĵojn per ili dum mia infaneco, kuirante dum horoj sur bruliĝanta ligno en forno farita el brikoj, kaj nuntempe mia patrino daŭrigas tiun tradicion. Alia agrabla memoraĵo kiun mi havas de tiuj patoj estas la bongustega porkaĵo kiun ni manĝas dum Kristnasko kaj Novjaro, ankaŭ kuirita per ili. Tiu kombinaĵo de malrapida kuirado, kupra pato, bruligado de ligno kaj brikforno donas al la manĝaĵo specialan guston. Sed kiel povas esti, ke tiu kuirilo trovebla en brazila kuirarto jam de jarcentoj estas tiom simila al tiuj uzataj en Ĉinio?

 


Fiŝaĵo kuirita de mi per moderna ĉina kurba pato.

 

    Mi subite suspektis pri ĉina influo en brazila kuirarto pere de la komercaj rilatoj kun Makao, siatempe sub kolonia regado de Portugalio, kaj sudĉinaj provincoj dum la kolonia epoko, kaj post rapida esploro en interreto mi malkovris la ekziston de antikvaj ĉinaj patoj faritaj el kupro! Sekve mi rimarkis, ke vortaroj kaj enciklopedioj kutime ne distingas inter tacho kaj wok! En ĉiutaga uzo de la portugala lingvo, tamen, tacho estas uzata por brazila kaj la neologismo wok por azia kuirarto. Alia distingo estas la materialo kaj la uzo: la brazila tacho daŭre estas farita el bronzo kaj kutime uzata sur tradiciaj fornoj kiuj uzas fajron el brulligno, dum la vorto wok ligiĝas al modernaj patoj kiuj ne oksidiĝas nek gluiĝas al la manĝaĵo.

 

    Sed ne nur kuirarto kaptis mian atenton dum la vizito al la loĝejo de Soong Ching Ling: tie ŝi gastigis multajn politikistojn kaj intelektulojn de Ĉinio kaj eksterlando. Tie okazis bankedoj kaj la manĝaĵo estis kuirita de ŝi mem: kia kontrasto kun la pasinteco! Ĉina imperiestro bezonis grandegan servistaron por lukse vivi en gigantaj palacoj, dum Soong Ching Ling, tiom grava en la politika vivo de la nova Ĉinio, preferis vivi modeste kaj kuiri por si mem kaj siaj gastoj.

 


Ĉambro en la loĝejo de Soong Ching Ling

 

    Pensante pri tio subite venis al mia kapo la sperto de esploristino, kiu decidis rakonti al afrika tribo la dramon Hamleto, de Ŝekspiro, por testi ĉu ĝiaj moralaj dilemoj estas ja universale komprenataj. Dum rakontado pri la reĝo de Danio, oni pridemandis ŝin: “kiom da edzinoj havas tiu reĝo?”, kaj ŝi klarigis, ke en dana socio oni ne rajtas havi pli ol unu edzinon. “Tro malmulte – respondis maljunulo – reĝo bezonas plurajn edzinojn kaj gefilojn, por ke ili laboru kaj kuiru por la tuta tribo okaze de festotagoj”. Ŝi do klarigis pri tio, ke en eŭropaj socioj la registaro dungas homojn por labori kontraŭ salajro, pagata per mono kolektita kiel impostoj. “Tio malbonas, – komentis la maljunulo – ĉar kiam reĝo postulas pagon de impostoj la popolo malĝojas”.

 

    La pago de impostoj estas nepra en moderna ŝtato, nur primitivaj socioj estas regeblaj sen ili. Laborforto, tamen, troveblas ekster la familia rondo, tiel ke oni ne nepre bezonas multajn edzinojn kaj gefilojn por efike labori. Modeste, ofte en soleco, Soong Ching Ling faris multon por la ĉina popolo sen dependo de grandaj monsumoj nek homfortoj; ŝiaj iniciatemo, laboremo kaj strategia kapablo estis la ŝlosiloj de la sukceso, kaj antaŭ ĉio venas la idealo kunlabori en konstruado de pli justa kaj egaleca socio. Jen konduto imitinda ne nur de ĉinoj, sed ankaŭ de alilandanoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments