El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis Lima kunveno de APEK

| 2016-11-22
Bookmark and Share

 

    La 20an de novembro en Limo, la ĉefurbo de Peruo, fermiĝis la 24-a Neoficiala Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Lima Deklaracio adoptita en la kunveno markas gravan paŝon faritan por la propono pri la azi-pacifika liberkomerca regiono, kiun antaŭenigis Ĉinio.

 

    En la deklaracio, 21 ekonomioj en Azi-Pacifiko reasertas sian strebon por realigo de la azi-pacifika liberkomerca regiono, kaj prenas ĝin kiel gravan ilon por profundigo de la regiona ekonomi-integriĝa tagordo de APEK. La ekonomiaj gvidantoj aprobis ankaŭ la raporton Studo pri Kolektiva Strategio de la Azi-Pacifika Liberkomerca Regiono, prezentitan de la ministra kunveno de APEK, kaj ĉi-rilatajn politikojn kaj sugestojn.

 

    La konstruado de la azi-pacifika liberkomerca regiono estis proponita en la hanoja kunveno de APEK en 2006. Dum la pekina kunveno de APEK en 2014, la ĉeestantoj akordiĝis pri Pekina Vojmapo por Realigo de la Azi-Pacifika Liberkomerca Regiono, kaj konsentis komenci la studon de kolektiva strategio pri la liberkomerca regiono por ĉiuflanke kaj sisteme antaŭenigi la procezon de liberkomerca regiono.

 

    La studo taksis la potencialan ekonomian influon kaj socian efikon de la liberkomerca regiono, resumis ĉiujn eblajn vojojn al efektivigo de la liberkomerca regiono, trovis komercajn kaj investajn barojn, kaj prenis efektivigon de la liberkomerca regiono kiel la ĉefan celon por integriĝo de la regiona ekonomio en la venonta periodo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments