Al la mondo ne la protektan komercon sed la liberan!

| 2016-11-23
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    La 24-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK fermiĝis en Limo de Peruo, postulante senŝanceliĝan liberan komercon tra la mondo. Ĉiuj gvidantoj de APEK unianime akcentis la gravecon de la liberkomerca sistemo por la senĉesa evoluo de la monda ekonomio.

 

Gvidantoj de membroj
 

    Ne nur por mi, sed por ni ĉiuj

 

    Donald Trump, la elektita prezidento de Usono, dum sia parolado por la elektiĝo multfoje insistis, ke la nuntempa libera komerco forrabas la okupojn de usonaj laboristoj kaj riĉon de Usono kaj fine li estis elektita kiel la 45-a prezidento de Usono. Post sia elektiĝo kiel la prezidento de Usono, li ripete esprimis sian malŝaton kontraŭ la libera komerco kaj menciis, ke Usono prenos la politikon ege protektecan por la profito de usonaj entreprenoj kaj laboristoj.

 

Donald Trump, la prezidento-elektito de Usono
 

    La mondo fariĝas unu monda familio

 

    En tiu ĉi delikata situacio okazis la Konferenco de Gvidantoj de APEK. Nuntempe en la mondo multaj ekonomiaj organizoj internaciaj ekzistas: ekz. APEK, EU, NAFTA, ASEAN ktp. Kial tiom da internaciaj organizoj stariĝis? Por kio?

 

    La respondo estas simpla. Ekonomio. Oni diras, ke la 20-a jarcento estis la epoko de politikaj ideologioj kaj militoj. Eksplodis multaj militoj kaj detruis domegojn kaj forprenis ne kalkuleblajn vivojn, sed la 21-a jarcento ĵus komenciĝinta, ne plu devas sekvi la teruran heredaĵon de la 20-a jarcent. Ĝi devas esti la epoko de kunlaboro kaj komuna evoluo.

 


Desegnaĵo pri komerco
 

    Usono estas unu granda merkato komsume kaj provize en la monda ekonomio. Se Usono starigus diversajn barojn por protekti la usonajn laboristojn kaj varojn, tia protektisma politiko momente helpus solvi problemojn de Usono mem, sed en longa perspektivo ĝi ne nur malhelpus la ekonomian evoluon de Usono sed ankaŭ tiun de la tuta mondo.

 

    Neniu lando aŭ regiono povus solvi sian ekonomian problemon sola en la nuntempa ekonomia sistemo tutmnda. Neniu povas sendepende de aliaj landoj kaj regionoj vivteni sin. Ĉiuj landoj estas interplektitaj. Necesas kunlabori: doni kaj ricevi, helpi unu al la alian. Tio ĉi estas la respondo.

 

    Por la nova kunlabora sistemo

 

    En la ferma ceremonio de la konferenco, ĉiuj gvidantoj de la membrolandoj unuanime konsentis, ke la la mondo nun frontas la defion de komerca protektismo kaj ĉiuj membroj devas tutforte batali kontraŭ la komerca protektismo kaj sekurigi la liberan komercon por la komuna evoluo de la mondo.

 

Xi Jinping
 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis en sia parolado, ke Ĉinio kontraŭas ajnan protektismon kaj samtempe li diris, ke por la mondaj kunlaboro kaj komuna evoluo, Ĉinio fondigos pli grandskalan kaj ekonomie kunlaborantan internaciajn organizojn kiel FTAAP (Liberkomerca Areo de Azio kaj Pacifiko) kaj RCEP (Regiona Plenampleksa Ekonomia Partnereco).

 

    Antaŭ tia ĉi granda tendenco por kunlaboro de la mondo por ekonomia evoluo povus aperi malgrandaj baroj kaj miskomprenoj sed neniu povas haltigi tian ĉi grandan ondon unuaniman.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments