El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aŭstralio donos al ĉinaj civitanoj "vizon por ofta vojaĝanto" kun valideco de 10 jaroj

| 2016-11-23
Bookmark and Share

 

    La 21-an de novembro, en regula gazetara konferenco, Geng Shuang, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, esprimis admiron kaj bonvenon de Ĉinio al tio, ke Aŭstralio donos al ĉinaj civitanoj "vizon por ofta vojaĝanto" kun valideco de 10 jaroj.

 

    Laŭ rilata raporto, Aŭstralio donos al ĉinaj civitanoj "vizon por ofta vojaĝanto" kun valideco de 10 jaroj.

 

    Geng Shuang atestis, ke lastatempe la ĝenerala gubernatoro de Aŭstralio subskribis la ordonon pri revizio de Leĝo pri Enmigrado de 1994. Laŭ la reviziota leĝo, Aŭstralio donos al ĉinaj civitanoj "vizon por ofta vojaĝanto" kun valideco de 10 jaroj. Tio estos la unua fojo por Aŭstralio doni al fremdlandanoj vizojn por 10 jaroj.

 

    Geng Shuang diris, ke Ĉinio esprimis siajn admiron kaj bonvenon al la aŭstralia rimedo oportuna al ĉinoj pri vizoj. Ambaŭ landoj, Ĉinio kaj Aŭstralio, troviĝas en la Azi-Pacifika Regiono kaj estas gravaj kunlaboraj partneroj. Ĉinio esperas penadi kune kun Aŭstralio por plifaciligi la kontakton inter homoj de la du landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments