El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto vizitas Ĉilion

| 2016-11-23
Bookmark and Share


 

    La 22an de novembro laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Santiagon por ŝtata vizito al Ĉilio.


    Prezidanto Xi interparolis kun sia ĉilia paralelulo Michelle Bachelet. La du ŝtatestroj pozitive taksis disvolviĝon de la ĉina-ĉiliaj rilatoj, kaj unuanime decidis levi la dulandajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco.

 

    Tiutage en la sidejo de la Ekonomia Komisiono de UN por Latin-Ameriko kaj Karibo, prezidanto Xi ĉeestis malferman ceremonion de Pintkunveno de Amaskomunikilaj Gvidantoj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko.

 

    Prezidanto Xi prezentis tri-punktan proponon. Li diris, ke unue, amaskomunikiloj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko devas reciproke helpi unu la alian, kune levi sian influon, montri al la mondo pli verajn kaj vivecajn Ĉinion kaj Latin-Amerikon, kaj eligi komunan voĉon pri paco kaj disvolvado de la mondo kaj aliaj gravaj demandoj; due, amaskomunikiloj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko devas firmigi kredon, akceli novan disvolviĝon de pragmata kunlaboro inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko, kreskigi entuziasmon kaj fidon de kunlaboro, disvastigi modelon de noviga kunlaboro; kaj trie, amaskomunikiloj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko devas lerni unu de la alia kaj altigi interŝanĝon kaj kunlaboron inter si al nova nivelo.

 

    La ĉina flanko jam anoncis starigi Ĉinan kaj Latin-amerikan Inform-Interŝanĝan Centron kaj inviti latin-amerikajn raportistojn iri al Ĉinio por laboro kaj studo. En la venontaj kvin jaroj Ĉinio trejnos 500 profesiulojn el latin-amerikaj kaj karibaj landoj por realigi komunan prosperon de ĉinaj kaj latin-amerikaj amaskomunikiloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments