El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis la unua fervojo de pendantaj trajnoj funkciantaj per nova energio en la mondo

| 2016-11-23
Bookmark and Share

 

    La 21-an de novembro en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, ekfunkciis la unua fervojo de pendantaj trajnoj en la mondo, kiu uzas novtipan kaj renovigeblan energion. La trajno pendanta de relo moviĝas per piloj de litio kaj veturas kun la rapideco de 60 kilometroj hore. Ĝi estas nova kaj moderna veturilo, kies rajtoj je intelekta proprieto komplete apartenas al Ĉinio.

 

 

    Zhai Wanming, la ĉefa inĝeniero de tiu ĉi fervoja projekto kaj membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris ke tia pendanta trajno de novtipa energio povos mildigi trafikŝtopiĝon, oportunigi la publikan transportadon kaj tiel plibonigi la popolan vivon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments