El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trump anoncis retiron el TPP

| 2016-11-23
Bookmark and Share

 

    Vespere de la 21a de novembro, elektita usona prezidento Donald Trump, kiu okupiĝis pri elekto de membroj de sia kabineto, skizis en video siajn politikojn lanĉotajn en la unuaj cent tagoj post la enoficiĝo en la Blanka Domo, esperante "reordigi usonajn leĝojn kaj revenigi laborpostenojn".

 

    Unu el liaj politikoj estis, ke en la unua tago sur la posteno de prezidento li subskribos deklaron de intenco pri retiro de Usono el la komerca interkonsento Trans-Pacifika Partnereco (TPP).

 

    Kvin politikoj por la unuaj cent tagoj post lia enoficiĝo

 

    En la video longa je du minutoj kaj 37 sekundoj Trump diris, ke TPP estas potenciala katastrofo por lia lando. Li aldonis, "Anstataŭe, ni intertraktos pri justaj duflankaj komercaj interkonsentoj por ke laborpostenoj kaj industrio revenu al Usono".

 

    Trump parolis pri novaj politikoj, kiuj inkluzivas kvin rimedojn en la kampoj de energio, reguligo, nacia sekureco kaj migrado: nuligi laborlimigon en produktado de energio -- skista gaso kaj pura karbo; anstataŭigi du malnovajn regularojn per unu nova; protekti gravajn bazajn instalaĵojn kontraŭ interretaj kaj alispecaj atakoj; enketi pri misuzo de vizo-programo por gastolaboristoj; kaj malpermesi al administraj oficialuloj lobii por interes-grupoj dum kvin jaroj post sia eksiĝo kaj por fremdlandaj registaroj dum la tuta vivo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments